2009-10-10

scienca proceduro de mezopotamiaj divenistoj

el la esearo "sortodiveno kaj racio" (1) la plej longa kaj plej interesa artikolo estas tiu de johano botero (2).

sumeranoj — la fruaj loĝantoj de tiu parto de irako kiu antikve estis mezopotamio — inventis multajn metodojn de aŭgurado. iuj forgesiĝis, kiel oledivenado, en kiu oni observas la formojn de oleaj gutoj sur akvo; korpodivenado, en kiu oni prognozas la destinon de homo laŭ la formoj, makuloj kaj koloroj de ties korpopartoj... aliaj vastiĝis tra la antikva mondo, kiel internaĵodivenado, en kiu oni oferas beston kaj observas ĝian organaron, precipe ĝian hepaton; ĉielodivenado, en kiu oni antaŭdiras el astraj, veteraj kaj birdaj aperaĵoj... iuj daŭris ĝis nuntempo, kelkfoje stumpigite: vizaĝodivenado (fiziognomiko) konservis el korpodivenado nur la ekzamenon de vizaĝo; astrodivenado transsavis la astronomian parton de ĉielodivenado.

la sumeraj aŭgurometodoj estas tre sciencaj. divenisto de la urbo mario (3) el la -18a jarcento protokolas:
denove, duafoje, mi faris jene: "ĉu ne la militistaron de lia moŝto, kiun li sendis kontraŭ hammurabi, ĉi lasta kaptos, venkos aŭ venkigos? ĉu ne li haltigos ĝin, per batalaj aŭ pacigaj rimedoj? kiel ili trairis sekure la pordegon de mari, ĉu revene trairos sekure?" post tio mi trarigardis la antaŭsignojn. en la unua estis la "rigardo", estis la "vojo", normale aspektis la "palaca pordo", estis la "sekreto"; la "sekureco" estis duobla, la "piedo" (?) estis turnita al la [vando (?)] de la "fandujo", la "sidejo de la paŝtisto" estis dekstre ligita [kaj maldekstre senliga?], estis la "fronta kunpuŝo kontraŭ malamiko" [...], la maldekstra parto de la "fingro" estis rompita, la "elkresko" [...], la altaj partoj aspektis normale. en mia kontraŭekzamenaĵo [...], la "vojo" aspektis normale, la "maldekstra domo" [...], la "palaca pordo" [aspektis normale?] la "sidejo de la paŝtisto" estis dekstre senliga [kaj maldekstre ligita?], maldekstre de la [...] estis fendita [...], estis la "bazo de trono", la "fingro" aspektis normale, la "elkresko" estis tre dika (?), la polmoj aspektis normale, la koro aspektis normale, la altaj partoj aspektis normale. lia moŝto do ne zorgu pro sia militistaro. [p. 125a-126a mi tradukas el la franca]
por pli sekura rezulto — kaj probable ankaŭ por limigi sian respondecon — hepataŭguristo do ne faras unu provon, sed tuj sekvigas kontraŭprovon. se la du provoj sufiĉe akordas, li prognozas kun bona certeco; se ili ne donus saman rezulton, li rezignus je prognozado. nuntempa eksperimentanto ne agus alie.

la paradokso estas, ke hodiaŭ ni ne kredas, ke hepato de oferbesto rilatas al la rezulto de planata milito, sed ni ne povas ne agnoski la rigorecon de la proceduro.

referencoj:
  1. divination et rationalité / vernant j.-p., vandermeersch l., gernet j., bottero j., crahay r., brisson l., carlier j., grodzynski d., retel-laurentin a. - seuil, 1974. - 319 p.
  2. johano botero, france jean bottéro /ĵã botero/, franca historiisto kaj filologo, 1914-2007
  3. mario, antikva urbo en nuna sirio

Aucun commentaire: