2009-10-20

fuŝa vivo

junaj francoj fondis la retejon "fuŝa vivo", franclingve feka vivo anglalingve f... mia vivo. en ĝi homoj mallonge rakontas pri misaj travivaĵoj sub la devigo ke ili komencu per "hodiaŭ..." kaj finu per "fuŝa vivo!".
hodiaŭ mi aĉetas la tagmanĝon en sandviĉejo. mi diras al la vendisto,
ke li donu ĝin malvarma, ĉar la antaŭan fojon mi diris kaj li ne atentis.
li pardonpetas, klarigante ke li kvazaŭ reflekse varmigas ĉiun sandviĉon dume
jam enfornigante ĝin. fuŝa vivo!

tio vere estas fuŝa vivo (15789) - tion vi meritis (643)

hodiaŭ mia instruisto pri franca lingvo, kiu estas nerezistebla ĉarmulo,
klarigas, kion oni en beletro nomas "komparo". sin turnante al mi li
diras: "kvazaŭ mi dirus al vi: vi belas kiel diino". li rigardas min iom
plu. li aldonas "... tio estas ekzemplo". fuŝa vivo!

tio vere estas fuŝa vivo (24676) - tion vi meritis (1958)
per musklako legantoj povas plipoentigi "tio vere estas fuŝa vivo" aŭ "tion vi meritis". multaj rakontoj ŝajnas parte aŭ tute inventitaj, sed ili ĝenerale sufiĉe bonas. la mastrumantoj klarigas, ke ili rifuzas multajn kaj enretigas malmultajn el la proponataj rakontoj.

la ideo ne novas, ekzistis aŭ ekzistas iaj "mi-malamas.com" "li-incitas-min.com" "ŝi-incitas-min.com" "fiaj-najbaroj.com" kaj aliaj pli aŭ malpli ŝercaj lamentejoj, sed ĉifoje la sukceso grandegas: 1,7 milionoj da vizitoj tage ĉe la anglalingva versio. eble la filtrado de kontribuoj estas inter la ĉiam misteraj kialoj de interreta sukceso.

Aucun commentaire: