2009-10-27

ekstremismo pli laŭtas

esploro inter studentoj de la stanforda universitato montras, ke homoj kun pli ekstremaj opinioj pli propagandemas ol moderuloj.

la temo proponita al la studentoj estis aprobo aŭ malaprobo de alkohol-uzo laŭ grada skalo de "tre subtena al uzo" ĝis "tre malaproba al uzo". enketistoj petis, ke studentoj esprimu propran opinion kaj taksu la ĝeneralan opinion. montriĝis, ke
  • ĉiuj respondintoj supertaksis la forton de opinioj favoraj al alkoholo
  • subtenantoj de alkoholemo multe pli pretis publike defendi sian opinion
  • subtenantoj de alkoholemo malpli pretis debati, se oni provizis ilin per falsa informo, ke ili estas malplimulto.

la aŭtoroj de la studo konkludas, ke "ekstremistoj" volonte pli laŭtas, ĉar ili facile kredas ke ili plimultas.

la tuto tamen restas iom nebula:

unue la aŭtoroj klarigas la plimulto-senton de ekstremistoj ne tre konvinke: "anoj de grupo kun moderaj opinioj" ili esence diras "volonte kredas ke ili havas vastan subtenon, ĉar ili defendas la tipajn, kliŝajn opiniojn de la grupo".

due ili konstatas, sed ne klarigas malsimetrion en la alkohol-temo: ekstremaj malaprobantoj de alkoholo — kontraste al subtenantoj — restas sindetenemaj en sia propagandemo, eĉ provizite per falsa informo, ke ili havas vastan subtenon.

la etendo de la konkludo al ekzemple usonaj politikaj partioj, kie ekstremaj anoj pli laŭtus ol moderuloj, restas do miaopinie ne konvinka. mi male emfazus la ĝeneralan "kliŝon ke studentoj estas sufiĉe alkoholemaj" kaj la preterpase menciitan fakton, ke "la stanforda universitato malpermesas uzon de alkoholo en komunaj lokoj de ĉiuj unuajaraj loĝejoj": en la nuna mondo, oni heroas estante laŭdira herezuloribelulo, kaj des pli vigle oni ludas tiun rolon, kiam oni havas toleron aŭ akcepton de la ĉirkaŭa socio.

referencoj:

franca gazeto "le monde" (1) eĥas resumon de "research news" (2) pri originala artikolo el la "gazeto pri eksperimenta socia psiĥologio" (3). mi ne legis la plenan artikolon, kaj do mi juĝas laŭ la resumoj.
  1. pourquoi les "extrémistes" sont ceux qui parlent le plus / d. leloup. - lemonde.fr, 2009-10-22
  2. extremists more willing to share their opinions, study finds / j. grabmeier. - ohio state university: research news, [2009]
  3. expressing deviant opinions: believing you are in the majority helps / d. t. miller, k. r. morrison. - journal of experimental social psychology, 45, p. 740a-747a

3 commentaires:

becxjo a dit…

...la aŭtoroj de la studo konkludas, ke "ekstremistoj" volonte pli laŭtas, ĉar ili facile kredas ke ili plimultas...

Ĉu ekstremistoj tute konscias, ke iliaj opinioj estas nemoderaj? Eble ili kredas, ke iliaj opinioj estas tute moderaj kaj akceptendaj.

ĵeromo a dit…

opinioj tre malfavoraj, malfavoraj... ĝis tre favoraj pri iu temo estas facile ordigeblaj laŭ skalo. kaj la komencajn kaj finajn opiniojn oni povas nomi "ekstremaj".

vi tamen prave demandas: opinio "ekstrema" ne nepre estas "ekstremisma". laŭ ekstera rigardo ĝi povas esti tre "modera", en tio ke ĝi ne enhavas eksceson aŭ malprudenton.

tial la proponita paraleligo de ekstremaj opinioj pri alkoholo kun ekstremismaj politikaj opinioj eble ne pli valoras ol sprita komparo. des pli ĉar la ordigo de politikaj opinioj laŭ unu skalo de tielnomataj dekstro ĝis maldekstro ne tiom evidentas. historie iuj temoj migris de unu flanko al la alia, kaj aliaj temoj ne trovis fiksitan lokon en la politika spektro.

Ken Miner a dit…

Ĉar mi aŭskultas multajn podkastojn de tiu universitato, mi atentis la raporton pri tiu enketo, kaj ĝia konkludo surprizis ankaŭ min.

Mi plene konsentas kun vi pli gejunuloj: ĝenerale ili preferas taksi sin "herezuloj" (sian propran engrupan konformemon ili kompreneble ne vidas).

Estas laŭ mi pli da vero en la tezo rilate politikajn partiojn: la usona "maldekstro" plejparte vere kredas sin tute normala, kaj la usona "dekstro" dum pluraj jardekoj kredis sin "silenta majoritato" (verŝajne ne plu tamen).