2009-11-02

senem dijiĝi (senem diyici)

senem dijiĝi (turke senem diyici) estas turkdevena kaj loĝas en francio. ŝi kantas en sia hejma lingvo kun akompano de la gitaristo alano blesing kaj kelkaj aliaj. ŝi ricevas inspiron precipe de la turka muzika tradicio kaj de ĵazo.

la poemoj de ŝia unua disko, "barĝoj" (1), havas la korŝiran belon de okcidentazia poezio:
pasas barĝoj verde, ruĝe,
pasas barĝoj, lazoj (2) ĉe la rudro,
pasas barĝoj tre fieraj,
kaj pli belaj ol velŝipoj,

pli trankvilaj sur la maro, ol senfaraj velaj ŝipoj,
kiuj iras kaj reiras sur la glata akvo!

pasas barĝoj peze kaj kuraĝe,
pasas barĝoj laborplenaj,
dise de la hela, suna bordo.
anatolio surmaras!
pli novaj albumoj ŝiaj sentigas influon de nuntempa muziko. ili ĉiuokaze same belas kaj viglas. iom oni povas aŭdi kaj vidi el ŝia paĝo en miaspaco. en ŝia retejo estas ankaŭ survitraj pentraĵoj ŝiaj — probable ne tre fidelaspektaj sur ekrano.

referencoj:
  1. takalar [= barĝoj] / senem diyici sextet. - la lichère 1989, reeeldono kalan music 2000.
  2. lazoj: loĝantoj de la sudokcidenta bordo de nigra maro.

Aucun commentaire: