2009-05-16

postulemo al si, al aliaj

en superbazaro kelkaj pagejoj indikas nur sub 10 aĉetaĵoj. diana enviciĝas kun dekduo da aĉetaĵoj, kaj ne nur ŝi faras tion, mi rimarkigas. ŝi ŝultrumas: ĉiuj agas tiel. fakte ŝi ne murmuras kontraŭ atendantoj kun dudeko da pecoj aŭ pli. kutime mi obeas la regulon laŭvorte, kaj murmuras silente kontraŭ malobeantoj.

sama diana rakontis, ke en subtrajno la homoj kiujn ŝi nomas "kravatuloj" — oficistoj en kompleto kaj kravato — malpli toleras premadon kaj puŝadon, ol aliaj homoj, sed ke ankaŭ ili unuaj lasas sidlokon al sinjorino, laculo aŭ maljuna homo. tio kompreneblas, mi diras al ŝi: ili pli postulas de si kaj sekve pli postulas de kunhomoj.

ĝuste tio estas stumblilo en ĝentileco kaj ĝenerale en moralo. ni postulas de aliaj, kiel de ni mem. malfruanto en rendevuoj facile akceptas malfruojn de aliaj, akuratulo malvolonte. kiu pravas? laŭdire en tio rolas ankaŭ moroj: en iuj landoj oni vizitu homojn akurate, en iuj oni povas malfrui, en kelkaj malfrui oni devas — senprokrasta alveno estus prema.

ni ridetas pri la formalemo, la lernejaj moralinstruoj kaj la manlibroj pri ĝentileco de niaj geavoj. tamen en amasosocio ni konstante kunpuŝiĝas kun homoj "tro rigidaj" aŭ "tro malrigidaj" laŭ nia takso. ilia ĝentileco simple konsistas el malsamaj sindevigoj.

ĵŭan ĝji oni rakontas malestimis konfuzianojn rigore obeantajn la etiketon. sed tiel klarigis ceremoniestro al parenco mia: dum renkontoj de ŝtatistoj, etiketo tre precize difinas, al kiu oni sin turnu unue, kiel oni salutu, kiu paŝu antaŭe kaj multajn aliajn bagatelojn. tion ne kaŭzas ia senbrida ceremoniamo, sed la bezono, ke ĉiu sciu senkonfuze, kiel li devas agi.

Aucun commentaire: