2009-05-06

porviraj vestoj, porinaj vestoj

1 - okaze de la sezonaj rabatoj sinjorino ajnulo butikumis. ŝi montras al sinjoro ajnulo nove aĉetitan jakon. "mi trovadis nenion plaĉan" ŝi rakontas "sed irante tra la parto de viraj vestoj en tiu butiko, mi ekvidis ĉi tiun. ĝuste la specon de ŝtofo, kiun mi serĉis. kaj bonŝance ankaŭ la ĝusta grando estis. do mi prenis. bela ĉu?"

2 - sinjoro ajnulo penas trovi taŭgajn ŝtrumpojn en la superbazaro. sinjorino ajnulo helpeme proponas: "prenu ĉi tiujn". "kiel mi povus? ili estas el la bretaro de inaj vestoj."

ke homoj reagas tre malsimile en tre similaj situacioj, ofte signas gravan limon en ilia pensmaniero.

homoj fervore subtenas seksan egalecon en laboro, en politiko, en ĉiaj publikaj cirkonstancoj, kaj ili same fervore konservas seksajn malsamecojn en privataj cirkonstancoj. eĉ ŝtrumpojn aŭ aliajn bagatelojn, kiuj necesigas nenian seksan distingon, oni vendas aparte al viroj kaj al inoj.

neniu miras pri tio, ke inoj ekde la 20a jarcento konstante alprenis pecojn el la vira vestaro, dum viroj neniam prenis el la ina vestaro. simpla klarigo tamen estas: surmetante virajn vestojn, inoj montras ke ili similigas sin al la supera sekso; rifuzante inajn vestojn, viroj montras, ke ili ne similigos sin al la malsupera sekso. tiu malsimetria konduto klare signas, ke oni same pensas ambaŭflanke: viroj superas, inoj malsuperas.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Mi rimarkis paralelan fenomenon ĉe blugras-muzikaj eventoj (validan ankaŭ pri alispecaj muzikoj). Estas kanzonoj el vira vidpunkto, kaj estas kanzonoj el virina vidpunkto. Virino iafoje kantas kanzonojn el vira vidpunkto, sed viro neniam kantas kanzonojn el virina vidpunkto.

Mari-Elen, ĉu vi rimarkis tion en via muzika mondo? :)

Ken