2009-05-19

floras robinioj

floras robinioj. en la familio de mia patrino oni kutime faris fritkukojn per la dolĉaj, mielodoraj floroj de robinioj. sed nun mankas fritkaldrono.

en botanika ĝardeno mi rimarkis ankaŭ arbon kun tre blanka floraro ombrelanta super nigraj, torditaj branĉoj. laŭ la scienca nomo chionanthus retusus oni dirus ĥionanto. ĝi estas france neĝarbo (arbre de neige), angle kvastarbo (fringetree), dane neĝerarbo (?) (sneflokketræ)... la nomojn en la lingvoj de devenaj aziaj landoj mi ne komprenas: japane ヒトツバタゴ, koree 이팝나무, ĉine 流蘇...

Aucun commentaire: