min ankaŭ surprizas tiuj aferoj pri premioj kaj rezervitaj akcioj [de firmaestroj]. en francio same kiel en germanio homoj pro tio furioziĝas. sed ne furiozigas ilin la salajroj de steluloj, televidaj prezentistoj aŭ piedpilkistoj, kvankam ili estas same frenezaj. dudekdujarulo en la pariza futbal-teamo "psg" enspezas 90000 eŭrojn monate. tion – strange – oni akceptas.
(mi hezitis pri traduko de stock-option. post fosado en la reto kaj trovo de akcio, kompensaĵo per akcio, valorpapera opcio en diplomatia mondo, premiuma negoco ĉe ikef, akcia opcio ĉe ais-sanmarino, post kontrolo ĉe opcio en piv2 mi fine elektis la revortigon rezervita akcio, kiu por mi, nekompetentulo pri monaferoj, pli kompreneblas.)
fonto:
- la fragilité de nos sociétés est dangereuse [= la malsolido de niaj socioj estas danĝera] / intervjuo de daniel cohn-bendit. - le monde, 2009-04-18.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire