2009-05-28

kial filmoj montras elmontrulojn

en de libro ĝis filmo el la gazeto 2005-04 eŭgeno de zilah interese montras, kiel la kinigo de romano modifas ties enhavon. por plaĉo al nuntempa publiko kinindustrio forviŝas homajn rilatojn regatajn de malegaleco kaj lojaleco, kiujn tolkien, bona konanto de eŭropa mezepoko, bildigas en la mastro de l' ringoj kaj ĝi enkondukas kontraktajn rilatojn, kulton de infaneco kaj aliajn konformaĵojn al la idealoj de nuntempaj spektantoj.

... simile modernaj filmigoj de klasikaj romanoj sindevige aldonas amoran scenon, kiun tekstoj el pasintaj jarcentoj preteraludas; simile ili evoluigas parolmanierojn, emociojn kaj korpajn sintenojn konforme al la epokoj de filmado, pli ol konforme al la medioj bildigataj.

sed malakordoj de filmo kaj libro havas ankaŭ teĥnikan kaŭzon: romano rakontas ekzemple, ke la ĉefrolulo "ne lasis sian timon aperi" aŭ ke "sub kvieta aspekto klaŭdia senmezure koleris". la rakontisto havas liberan aliron al animoj. kiel do kino esprimos tiajn nevideblaĵojn?

teatro delonge frontas la saman demandon. ĝi respondis per artifikoj: per maskoj, per muziko, per danco, oni konvencie esprimas sentojn. en klasika eŭropa teatro, la ĉefrolanto resumas en la oportuna momento siajn pripensojn kaj intencojn al amiko, aŭ eĉ rekte alparolas la publikon... kino-fikciaĵoj rezignis ĉiujn ĉi rimedojn. eĉ eksterkadran komentan voĉon ili ordinare ne permesas al si, nur muzikon. sekve rolisto devas sekunde mieni, moviĝi, okuli montre pri subpremata emocio. ju pli vastan publikon la filmo celas, des pli evidenta estu la grimaco, moviĝo aŭ okulado, por ke ĉiuj komprenu. tial en popolaj filmoj apenaŭ paro ekdisputas, tuj ili frakasas vazojn kaj meblojn; apenaŭ rolulo koleras, tuj li krias kaj pugnas la tablon; apenaŭ iu embarasiĝas, tuj li paliĝas kaj balbutas kiel stultulo... kaj tiel kino montras nur elmontrulojn.

8 commentaires:

Anonyme a dit…

...kaj malgraŭ ĉio tio, kion vi priskribas en viaj lastaj frazoj, oni parolas pri "realismo" de la moderna filmo.

Sume: pli bone legi ;)

Ken

ĵeromo a dit…

jes, min ĉiam embarasas la nekredindaj aspektoj de laŭdire realismaj verkoj. kinon aŭ fotarton ni rigardas realsimilaj tial, ke ili bildigas aĵojn tre fidele, sed ili pli spegulas fantaziojn, ol la mondon. ankaŭ kvantaj komparoj montrus tion: iaj dek aŭ dudek elcentoj de roluloj figuras ŝtelistojn aŭ policistojn, kiel en korto de lernejo, nenikiel en normala socio.

ial konvenciaj artaĵoj pli kortuŝas min, ol laŭdire realismaj. mi pli plezure spektas muzik- aŭ pup-teatron ekzemple, ol vivan teatron. mi pli ŝatas la disajn florojn kaj platajn geprincojn de miniaturo, ol la efektajn rebrilojn de grandformata foto. ĉu kuraceble?

Anonyme a dit…

Pereu la penso, ke ni kuracu tion, kio ne estas malsano. En sia 1964-a libro, Understanding Media, kanadano Marshall McLuhan distingis inter "varmaj" kaj "malvarmaj" komunikiloj. "Varmaj" komunikiloj superŝutas onin per sensacoj; la spektanto restas pasiva kaj simple ricevas, kiel ĉe nuntempa ag- aŭ SF-filmo. "Malvarmaj" komunikiloj postulas mensan partoprenon; libro estas bona ekzemplo. Ne necesas diri, ke "malvarmaj" komunikiloj kreas daŭripovajn impresojn; la "varmaj", forgesotajn.

Por mi tre impona ekzemplo de malvarma artformo estas la teatraĵoj de Yeats (kutime prezentitaj, se entute iam, ne en teatroj sed en privataj salonoj). Li apenaŭ uzadis rekvizitojn, kaj kiam li uzis ilin, ili estis kutime nur simbolaj; oni devis imagi preskaŭ ĉion krom la vortoj. Des pli penetras la menson liaj ideoj, iom malsamaj por ĉiu unuopulo — laŭ lia intenco. (Eble Yeats tamen estas ekstrema kazo.)

Mi profitu la okazon danki pro viaj skribsistemecaj kreaĵoj. Tiujn unikaĵojn mi tre admiras; ili iel tuŝas la koron de lingvoamanto.

Ken

ĵeromo a dit…

mi ĝojas, se la skribartaĵoj plaĉas. ili estas frukto de studado sub abdola kjai, irandevena artisto vivanta en francio.

li havas retajn galerietojn de liberaj verkoj [1] [2], kaj lian pli formalan instruon pri persa belskribo mi helpis resumi franclingve kaj ankaŭ tradukis al nia lingvo.

Tonyo a dit…

ial konvenciaj artaĵoj pli kortuŝas min, ol laŭdire realismaj. mi pli plezure spektas muzik- aŭ pup-teatron ekzemple, ol vivan teatron.
Vi pensigis min... kaj venis al mi la ideo ke eble tial lastatempe estas tiom ŝatataj bildaj filmoj. Mi pli aprezis la "aktorojn" de Shrek ol plejmultajn vivajn nuntempajn aktorojn.

ĵeromo a dit…

jes, la tradicia romana kaj filma konvencio estis: realkonforma mondo kaj realsimilaj roluloj. eble oni nuntempe pli facile akceptas verkojn kun fikciaj mondoj kaj nerealismaj roluloj.

Anonyme a dit…

Vi du nepre spektu la novan animacion "Up" de Pixar. La du ĉeffiguroj estas maljunuloj (imagu!). Ĉarma filmo, ne nur por geinfanoj. Usonaj kritikistoj laŭdis ĝin.

Ken

roland a dit…

Tre interesa temo !
Sed foje la filmo estas pli bona ol la libro. Ekzemplon mi vidis en "Le colonel Chabert" laŭ Balzac. En la filmo estas multe pli da emocio, multe pli fajna kaj kompleksa, psikologio, kaj la ege bonaj aktoroj aldonas al tio, kaj estas tre emocia kaj "nepalpebla" muziko, kaj aldonas al la sobre romano de Balzac trezoroj da emocio kaj neforgeseblaj intimaj kaj homaj sentoj.