2009-04-24

nigra floro - 검은 꽃

laŭ tsuruku elsendo de "parolu mondo" memorigis pri migro de japanoj al brazilo: en 1908 ŝipo atingis la havenon de santoso kun la unuaj el tiuj japanoj, kiuj poste ekvivos en sudameriko. oni prifestis la centjarecon de la okazaĵo.

la korea historia romano nigra floro far kim jong-ha – 김영하, kiun mi legis antaŭnelonge, temas pri la sama afero, sed kun koreaj migrantoj atingantaj brazilon jam en 1905. kvin jarojn poste ili jam ne estis koreoj, ĉar ilia devena ŝtato malaperis. ili ankaŭ ne estis japanoj, ĉar japanio, ekreginte koreion, ne zorgis pri elmigrintoj. estas dubinde, ke oni volonte prifestus: laŭ la romano migris homoj malriĉaj, al ili oni promesis bonajn laborlokojn transmare, kaj ili reale trafis mizeran kondiĉon en la sisalo-kampoj de grandaj bienoj.

la romano interese konigas eron de la monda historio. ŝajnas krome, ke la aŭtoro volis prezenti multajn kontrastajn kaj malordinarajn destinojn: ŝtelisto iĝas vokto, kristana pastro iĝas ŝamano, filino de nobela familio iĝas estrino de diboĉejo, ŝia frato ribelas kaj fondas fantoman novkoreion funde de ĝanĝalo... tiu imito de la grandaj sudamerikaj romanoj, kiel cent jaroj de soleco kaj aliaj, de ilia tielnomata magia realismo, miaopinie ne plene sukcesas. la romano bonas, sed mi riproĉas, ke la roluloj ne sufiĉe fortas por siaj roloj, la tuto restas laŭtempa rakonto pri multaj destinoj sen tuteca vidpunkto, sen konstanta takto.

mi konas iun el la tradukintoj al la franca lingvo. ŝi entuziasme laboris kaj varme rekomendis la verkon.

Aucun commentaire: