aprilotiu eldono enhavas inkajn desegnojn de floroj, legomoj kaj ĝardenaj scenoj, sed iuj tiparoj kaj enpaĝigoj jam sentigas modernan stilon, kun simplaj formoj kaj rezervitaj spacoj.
legomoj
oni pli aerumu la printempajn legomojn plantitajn en la antaŭa monato. fine de aprilo oni povas forigi la kovraĵojn de super preskaŭ ĉiuj kultivaĵoj escepte de kukumoj, melonoj, melongenoj, kapsikoj. farbu per kalkolikvaĵo la kloŝojn kaj kovraĵojn, kiuj ankoraŭ ŝirmas ĉi tiujn kultivaĵojn, por ke ilin ne trafu troa sunlumo.
ajlo: plantu en libera tero, sur definitiva loko. vi rikoltos en julio-aŭgusto. aliaj informoj sub "marto".
atriplo: plantu en libera tero, sur definitiva loko. vi rikoltos en junio-julio.
artiŝoko: (1) plantu en libera tero, sur definitiva loko, du markotojn en ĉiu loko. vi rikoltos en septembro-oktobro. (2) plantu en libera tero, sur definitiva loko, markotojn kiuj radikis en potetoj kun sterkita grundo en marto. vi rikoltos en septembro-oktobro.
...
referencoj:
guide clause, traité des travaux du jardinage. - 12a eld. - brétigny sur orge: l. clause, 1947. 398 p.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire