2009-04-15

aleksandro de humboldt kaj papago

la papagon de la germano aleksandro de humboldt, pri kiu rakontas cezar, eĥis la franco renato de ĉatobriando (1768-1848) en tesktero pri forpaso de lingvoj:
[...]

prusa poeto en festeno de la teŭtona ordeno kantis en malnova prusa lingvo, ĉirkaŭ jaro 1400a, la heroaĵojn de pramilitistoj lialandaj: neniu komprenis lin, kaj li rekompence ricevis cent malplenajn juglandojn. hodiaŭ la bretona, la eŭska, la gaela lingvoj en ĉiu dometo formortas laŭ la mortado de kapristoj kaj plugistoj.

en la anglia provinco kornvalo la lingvo de lokuloj malaperis ĉirkaŭ jaro 1676a. fiŝisto diris al vojaĝantoj: mi ne konas pli ol kvar aŭ kvin breton-parolantojn, kaj ili simile al mi maljunas, sesdek- ĝis okdekjaras. junuloj senescepte el la lingvo ne scias eĉ unu vorton.

iuj popoloj apud orinoko ne plu estas; el ilia lingvo restas nur dekduo da vortoj, kiujn elparolas de sur arbaj vertoj resovaĝiĝintaj papagoj, same kiel la turdo de agripina babilis grekaĵojn sur la balustraroj de romaj palacoj. tiel okazos pli aŭ malpli frue pri niaj modernaj parolmanieroj, kunflikitaj el grekaj kaj latinaj pecoj. ia korvo, elfluginte el la kaĝo de lasta franca-gaŭla paroĥestro diros, de la supro de ruina sonorilturo, al popoloj fremdaj al niaj idoj: akceptu ĉi lastajn penojn de voĉo, kiun vi konis iam: ĉiujn ĉi paroladojn vi baldaŭ finos.

estu do oratoro simila al bosueto, kaj via ĉefverko per lasta atingo transvivos en la memoro de birdo, post estingo de via lingvo kaj de ĉia memoro pri vi inter homoj.

renato de ĉatobriando – transtombaj memoraĵoj - parto 1a, libro 6a.
(mi volonte komentus apud la teksto, sed ipernitio tion ne permesas al nealiĝintoj.)

Aucun commentaire: