2009-03-29

stranga rilata subfrazo

iam en la 15a aŭ 16a jarcentoj aparta speco de rilata subfrazo popularis en okcidenteŭropaj lingvoj. mi trovas ĝin ekzemple per la tekstaro frantext:
... ce que voyant le pere, leur va dire ...
... kion vidante la patro iras kaj diras al ili ...
(el second livre des fables d’esope [= dua libro de ezopaj fabloj ] / corrozet gilles, 1548)
tia subfrazo estas ne nur rilata sed ankaŭ participa. ĝi dependas samtempe je la antaŭo kaj je la posto. la tuta frazo estas dukapa, ĝiaj du ĉefpartoj regas saman subfrazon, unuflanke per objekta ki-vorto, aliflanke per aktiva participo.

nuntempaj gramatikoj de la lingvo internacia ne mencias tiun frazkonstruon. ĝi tamen ne tute malestas. en la tekstaro de e-o mi trovas plurajn okazojn. ekzemple per la serĉesprimo "kiuj?n \w+[aio]nte\b":
suma nombro de trafoj: 13. la mendita maksimumo estis 100.

1 trovo en la faraono

... ne ekzistas tiuj malaltaj pordoj, nomataj leĝoj, kiujn trapasante ĉiu devas klini la kapon: la kampa...

1 trovo en kastelo de prelongo

...ron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitraĵon, kiun enirinte li estis metinta kontraŭ la muron...

1 trovo en ĉu li?

...a rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante petro forgesis repreni... [maltrafa ekzemplo]

2 trovoj en malnova testamento

... dio. kaj observu miajn leĝojn kaj miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: mi estas l...

...a rando fadenon bluan. kaj ĝi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la...

3 trovoj en nova testamento

... militon, tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilat...

...iladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio; kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon...

...nto. kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumant...

3 trovoj en quo vadis? - unua parto

...ljunulo, kun kiu mi migris el neapolo al romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, ki...

... j tiu turnis la boaton kaj etendis al li remilon, kiun kaptinte, li eniĝis kun ilia helpo en la boato...

...srastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon, kiun trovinte, li komencis disblovi la fajron tiel,...

1 trovo en artikoloj el monato

...as ekologie puraj kaj ekskluzive bonegaj legomoj, kiujn manĝinte, oni sentas senĉese revenantan junec...
ankaŭ serĉo per la esprimo "\bkion \w+[aio]nte\b" trafas:
suma nombro de trafoj: 7. la mendita maksimumo estis 100.

1 trovo en nova testamento

...l pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vant...

2 trovoj en quo vadis? - unua parto

...endenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo memmius regulus ekridis kaj, ...

sed li komencis movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, petronius levis la ŝultrojn.

4 trovoj en quo vadis? - dua parto

... tago de pereo!” kaj ili genuiĝis ĉe liaj genuoj, kion vidante, vinicius proksimiĝis, kaptis la rando...

...ma endormiĝis dum la legado, kiel iam vespasiano, kion vidante, ahenobarbus ĵetis sur ĝin pokalon kaj ...

... donis do la signon, ke oni malfermu la cuniculum, kion vidinte, la popolo tuj trankviliĝis. oni aŭdis ...

...o kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al la buŝo, kion vidante, vestinus forprenis de li la vazon kaj ...

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Ja interesa konstruo, sendube unu el tiuj multaj, kiuj envenis la popolajn lingvojn dum la Renesanco, sub la influo de la restaŭrita eleganteco de la latina. Iuj tiaj konstruoj ne pluvivis, sed aliaj restis. Ili ĝenerale servis por pliriĉigi la nacilingvojn.

Dukapecon mi tamen ne vidas. Bedaŭrinde ne eblas facile diskuti sintakson sen diagramoj, kiujn ne eblas aperigi en bloga komentejo. Sed la strukturo de via ekzemplo estus [F1 [F2 ] [F3 [Ajk tion vidante] [F4 la patro iris...]]]; la sola neceso estas ke "tion" en F3 resendu al F1 (ne gravas kio ĝi estas). ("Ajk" estas "adjunkcio".)

La nocio "kapeco" rilatas nur al sintagmoj: vortoj, frazoj, kaj lokucioj (ekz. substantiva lokucio, verba lokucio...) havas kapojn.

Ken

ĵeromo a dit…

ja certe mia uzo de "kapeco" ne koŝeras: la iomon da lingvoscienco, kiun mi lernis, estis laŭ malnovaj dependogramatikoj, en kiuj sintagmoj ne estas. tiumaniera analizo restas al mi pli familiara.

mi ne desegnis la dependon, sed probable en la unua esperanta ekzemplo ĝi havus du arbojn: la unua pendus de ekzistas, la dua pendus de devas, kaj ili kuniĝus en la meza subfrazo, unuflanke per kunreferenca rilato ĉe la rilata pronomo, aliflanke tra la elizio de la participa subjekto.

ĵeromo a dit…

(vi probable pravas, la renesanca latin-imitemo povas kulpi pri tio. mi scivolas, ĉu la pola lingvo konservis tiun konstruon. tio klarigus, kial l. l. zamenhof, l. zamenhof kaj kabe okaze uzis ĝin.)