2009-01-29

tradukado laŭ kinistoj

  • postsekvadoj – originala titolo: okulo en la ĉielo
  • la 7a kaj 58 en tiu sabato – originala titolo: antaŭ ol la diablo scios ke vi mortis
  • hundoj en neĝo – originala titolo: ĉashundoj
  • senaĝa viro – originala titolo: juneco sen juneco
  • promesoj de ombro – originala titolo: promesoj el oriento
  • unu tago sur tero – originala titolo: tero
  • ribela nupto - originala titolo: revolucia strato
se mi estus fruktovendisto, al aĉetantoj mi unue demandus ĉu ili estas kinistoj. kiu respondus jese, al tiu mi donus oranĝojn kiam li petas pomojn. kiel ŝuvendisto mi alportus molajn pantoflojn kiam li postulas promeno-ŝuojn. kiel dentokuracisto mi eltirus sanan denton kaj lasus la putran. homoj, kiuj sisteme kaj persiste mistradukas, meritas samspecan punon.

4 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

mi havas hispanan blogon pri tio...
mi ankoraŭ ne komprenas kial...

Anonyme a dit…

Oni ŝanĝas titolojn eĉ de originalaj libroj aperantaj en diversaj landoj. Mi kolektas ekzemple la verkojn de humuristo P. G. Wodehouse, kiuj havas oftege malsamajn titolojn en Anglio kaj Usono, kaj pro neniu videbla kialo.

Ken

ĵeromo a dit…

ankaŭ en hispanlingvaj landoj? do, ankaŭ tie oni pendumu kinistojn.

ankaŭ anglalingvaj eldonistoj? do ankaŭ ilin.

roland a dit…

tio estas tre kutima !
eble pro merkatikaj kialoj oni volas "refari" la titolon por krei titolon, kiun oni opinias ke efektos bone en la librovendejo.
Estas ankaŭ pli naciaj kialoj ekzemple mi tre sxatas romanon de Ray Beradbury kies angla titolo estis "Something Wicked This Way Comes" kio estas citaĵo el shakespeare. Kompreneble francoj ne komprenus nek la citaĵon se oni tradukus ĝin, nek la profundan sencon kiun la auxtoron vidas en ĝi, do france la libro estis retitolita "Le carnaval des tenêbres" kiu estas tre malbona titolo, sed eble iom rilatas al la fakto ke la rakonto centras sur stranga cirko kaj ecx pli strangaj foir-budoj.