2009-01-20

korvoj inteligentas

mi observis iam grupon de kampaj korvoj (1). ili paŝtiĝis sur plugita kampo, saltante inter la sulkoj, ĉasante insektojn aŭ vermojn. unu sidis sur branĉo de apuda arbeto, kaj post momento ĝi glisis malsupren kaj aliĝis al la grupo. apenaŭ ĝi surteris, tuj alia korvo ekflugis, kaj sidiĝis sur la arbeton, proksimume en la loko, kie estis la antaŭa. ĉu mi tro interpretas? tio ja aspektis, kvazaŭ ŝanĝiĝis la gardostaranto.

en la retejo de la oksforda universitato estas fotoj kaj filmetoj pri novkaledoniaj korvoj (2). anoj de tiu speco uzas ilojn. ili preparas bastonetojn kaj per ili eltiras vermojn el arbotrunkoj. laŭ la esplorgrupo pri konduta ekologio, kiu aŭtoras la koncernajn paĝojn:
korvoj per iloj bore serĉas senvertebrulojn en falinta ligno. ili uzas minimume kvar diversajn ilospecojn, interalie iujn fasonitajn el la dornaj randoj de pandanaj folioj. tiujn ilojn ili fasonas laŭ sinsekvaj etapoj ĝis rafinitaj formoj. ili estas la plej prilaboritaj iloj faritaj de bestoj laŭ ĝisnunaj trovoj.
filmeto montras, kiel korvo per bastoneto elpuŝas manĝaĵon el vitra tubo, tra kiu ĝia beko ne sufiĉe longas.

nomaro:
  1. sciencanome: corvus frugilegus
  2. sciencanome: corvus moneduloides

Aucun commentaire: