2009-02-04

franca aboco

francaj lernejoj instruas 26-literan abocon: abcdefghijklmnopqrstuvwxyz. esplorante francajn tekstojn oni trovas tamen sortimenton de signoj multe pli grandan:
aàâæbcçdeèéêëfghiîïjklmnoôœpqrstuùûüvwxyÿ
42 literoj, se mi ĝuste nombras. kio okazis? nur tio, ke lernejoj instruas abocon sen krom- aŭ kunmetitaj literoj, do egalan al la angla aboco.

se vi demandus francon, kiom da literoj vere uzas lia lingvo, li ordinare ne kapablus respondi. eĉ 42-litereco ne firme veras, ĉar ekzemple u dupunkta (ü), ipsilono dupunkta (ÿ) aperas nur en malmultaj hom- aŭ loknomoj: familinomo bienvenüe, verkista nomo louÿs... ankaŭ la ae-ligaĵo (æ) aperas nur en iuj latindevenaĵoj kaj pli ordinare dise, kiel ae. sekve povas esti, ke en francaj tekstoj no ondeta (ñ) pro cito de hispanaj nomoj pli oftas ol tiuj tri literoj, ja pli ol tiuj tri literoj kune.

krome la signaron de la franca lingvo tia esploro kompreneble ankoraŭ ne elnombras, ĉar plue restas ciferoj (012...), punkciaĵoj (.,?...) kaj diversaj simboloj (%&§€...), kies ĝusta amplekso neniu konas, ĉar neniu scias, kie oni metu limon inter signoj propre francaj kaj signoj teĥnikaj aŭ fremdaj.

same kiel oni parolas lingvon ne konante ĉiujn ĝiajn vortojn kaj ne sciante ilian precizan nombron, oni skribas ĝin – spite al ĉiuj klavaroj kaj signonormoj kaj spite al iu sufiĉe konata novelo de georgo luiso borĥes – per nedifinita nombro de signoj.

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit…

hispane (almenaŭ en meksiko) oni mestas en la aboco.. la Ñ, kaj antaŭe, la LL (elparolata kiel Ĵ) kaj CH (kiel Ĉ)

eĉ vortaroj havis sekciojn kun tiuj literoj...