2009-01-02

aŭtobruligo kiel modaĵo

en 2005 en francio du knaboj persekutitaj de policanoj kaj sin ŝirmintaj en elektrostacieto mortis. la mondo sekve televidis, kiel junaj francoj reage al tiu okazaĵo bruligis aŭtojn, ŝtonumis la policon, ruinigis domojn. tio lasis daŭran impreson en eksterlando pri huliganismo kaj mizero en francaj antaŭurboj aŭ urboj entute. lastatempe okazis io simila en grekio.

oni eksciis tiam, ke la plej spektinda ero de tiuj televidaj scenoj, nome aŭtobruligo, estas delonge ordinaraĵo en la lando. la ribelo intensigis aferon jam banalan, kiu havas siajn kalendarajn pintojn en jarmezo kaj jarfino okaze de la tiamaj festoj.

mi malfacile kolektis kelkajn nombrajn informojn en interreto. mi ne asertas, ke ili ĝustas:

  • jaro 2003a : 21500 aŭtobruligoj
  • jaro 2004a: (?)
  • jaro 2005a: 45500 aŭtobruligoj
  • jaro 2006a: 38000 aŭtobruligoj
  • jaro 2007a: 43500 aŭtobruligoj (?)

pri 2007 la registaro pretis por optimisma anonco, ĉar la okazoj malpliiĝis je 15 elcentoj ĝis novembro. sed la jarfinaj noktoj pli viglis ol pasintjare, tiel ke la fina kalkulo pli pezas.

kelkaj komentoj ankaŭ emfazas, ke huliganoj ne faras ĉion. parton de la bruligoj kaŭzas interpersonaj malpacoj kaj venĝoj. alian parton kaŭzas deziro seniĝi je propra kaduka aŭto kontraŭ asekura mono.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Laŭ Le Post 1147 aŭtoj bruliĝis nur okaze de la jarŝanĝo. Modaĵo ŝajne ja...

Ken