post ke ŝi trovis sian edzon amoranta kun alia virino, gracia kun sia filino ekloĝas en la bieno de sia fratino, rifuzante ĉian provon de repacigo.
klara, psiĥomovkuracisto, kaj ismaelo, muzikinstruisto, baldaŭ havos bebon. sed la novaĵon malbone akceptas iliaj familioj.
45-jara teamestro en firmao, franciso, iĝas senlabora. sen ke la familio priscias, li ŝanĝas la profesion al aŭguristo.
johano devas protekti genian kodrompiston. nekonata organizaĵo ekatakas la komputilan sistemon.
maksimo, bonmora edzo kaj kuracisto, volas rekrei rokbandon, ĉar li enamiĝis al ĉina, juna kantistino.
klodvigo prenigas vandan en mensmalsanulejon. jozefo petas helpon de barbara. ĝuste tiam ronda reaperas.
...
2009-01-11
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)
2 commentaires:
Vi ne devus spekti tiom da televido. Iru promeni :)
mi ne televidas. mi nur legas la resumojn en programgazetoj. ŝajnas, kvazaŭ ili estus unu sola senfina rakonto, kiun mi ankoraŭ ne komprenas, sed baldaŭ komprenos...
hm, vi pravas. preferu mi promenu.
Enregistrer un commentaire