ĉe ordinaraj homoj holivuda bildo de klera grek-romia tempo kontrastas kun karikatura bildo de kruela, malhela mezepoko. verdire ambaŭ epokoj havis siajn helaĵojn kaj malhelaĵojn. la lumdisko reĝustigas kelkajn ideojn, montrante ekzemple ke mezepoko bone sciis pri la globeco de la tero... sed historiistoj iom vane kontraŭdiras la nun populariĝintan kliŝon de terura mezepoko. necesos kelkaj pliaj jarcentoj por korekti la misfamon de tiu historia tempo.
francaj bibliotekoj havas 50000-on da manfaritaj libroj, grandparte perforte prenitaj el monaĥejoj kaj nobelaj domoj fine de la 18a jarcento dum la franca revolucio. maloftas okazoj por vidi ilin. la intenco por tiu lumdisko estas konigo de tiuj verkoj, sed strange, supozeble pro kopirajtaj kialoj, oni ne povas plenekranigi la bildojn de la disko, ankaŭ ne ĉiam en la rilata retejo (de, en, fr). mi kungluis kvar ekrankopiojn por la apuda ekzemplo.
referencoj:
- lumdisko: moyen-âge en lumière [= lumo sur mezepokon]. - nouveau monde, 2002.
- verdun, urba biblioteko, manuskripto 0107, folio 129a.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire