2008-12-08

vizitu eŭropon per skotiŝo

la danco skotiŝo, mi naive juĝis laŭ la nomo, devenas el skotio.

la anglalingva vikipedio informas min alie:
skotiŝo estas para popola danco bohem-devena...
tamen la franclingva vikipedio sciigas ke:
skotiŝo estas ... senrilata al skotio. ĝi enkondukiĝis en grandbrition en 1848 sub la nomo "germana polko" kaj aperas en parizaj dancejoj du jarojn poste sub la nomo "ŝotiŝ".
laŭ la germanlingva vikipedio ĝi estas:
nomo de danco ... precipe en svisio kaj najbaraj landoj
laŭ la itala ĝi estas muziko kaj danco karakterizaj de madrido, en hispanio. laŭ la portugala ĝi estas portugala, kial oni serĉu aliloke? aliajn mi ne sufiĉe komprenas, sed mi suspektas ke ili proponas kelkajn pluajn promenojn.

ĉu vikipedia nefidindeco? la franca enciklopedio larus (larousse) plej rekte diras:
balo-danco el skotio, populara komence de la 20a jarcento...
ha, skotio... sed mia papera vortaro rober (robert) avizas singarde:
balo-danco el la 19a jarcento, kvartakta, simila al polko.
fidindo de vortaro aperas iafoje en ĝiaj prisilentoj.

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Via lasta frazo, tre vera.

Ankaŭ la Oxford English Dictionary donas singardan difinon: "A dance of foreign origin resembling the polka, first introduced in England in 1848." Sed la OED mencias alian dancon, de usona origino, kun tiu nomo.

Pri la vikipedioj vi jam scias mian (vox clamantis in deserto!) opinion.

Ken

Tonyo a dit…

Efektive, la "chotis" fariĝis la tradicia danco de la urbo de Madrido (nur de la urbo, kaj ĉefe de la popolaj kvartaloj). Kaj, kiel ĉiuj tradicioj madridaj, ĝi estas importita.

ĵeromo a dit…

interese. do la aserto pri madrido ne finklarigas la devenon, sed ja ĝuste priskribas parton de la historio de skotiŝo. dankon pro la informo.