2008-12-14

rabih abu ĥalil (ربيع أبو خليل)


lastan vintron mi aŭdis rabih abu ĥalil-on (rabih abou-khalil) sub granda tendo, kiun oni starigis apud la loka urbodomo. enkonduke li prezentis franclingve la anojn de sia grupo kun surŝuto de iom da fikcio:
... gavino murgia, nia kantisto, estis antaŭe episkopo de sardinio. iun tagon, vojaĝante tra egiptio, li renkontis... ... ĝerodo cagwin lernis drumadon ĉe usonaj fundamentismaj drumistoj. en jemena picejo, kie li manĝis picon kun ananaso, li...
...kaj simila fabeleto pri luĉano biondini, kiu akordionis.

rabih mem estas libandevena kaj loĝas en germanio. el sia liuto li elpremas propran, densan muzikon, kiu miksas influojn precipe de ĵazo kaj de araba muziko. gavino murĝia base voĉis nekompreneblajn silabojn, kiujn sprita ĵurnalisto probable nomus esperantaĵoj.

mi aĉetis la lastan diskon de rabih, em portugês. ĉifoje kantas rikardo ribeiro portugalajn poemojn:
como um rio
(poemo de mário raínho)
o fado diz que me quer,
eu também lhe quero bem.
se a guitarra é mulher
ai, eu sou seu conversado.
...

kiel rivero

faduo diras, ke min amas,
kaj ankaŭ mi al ĝi inklinas.
se gitaro al ino samas
do mi amanto de ĝi estas.
...
specimeno de lia liutado en last.fm: a gracious man. ne lasu vin fortimigi de la komenca silento kaj tirataj sonoj, la liuto poste rebonigas ĉion. la filmeta bildo probable estas plia ekzemplo de la humuro de rabih, kiu vere tre ŝatas absurdon.

Aucun commentaire: