2008-11-30

notoj el ermitejo

vastalto citas la unuajn frazojn de japana klasikaĵo. ĝi estas alirebla al francoj en pluraj tradukoj, el kiuj la miaopinie plej bela estas tiu de renato sieffert /sifer/. li provis en tiuj unuaj frazoj konservi en franca lingvo la originalan ritmon:
le cours de la rivière qui va jamais ne tarit, et pourtant ce n'est jamais la même eau. l'écume qui flotte sur les eaux dormantes tantôt se dissout, tantôt se reforme, et il n'est d'exemple que longtemps elle ait duré. pareillement advient-il des hommes et des demeures qui sont en ce monde...
proksimume:
la fluo de rivero iranta neniam ĉesas, kaj tamen neniam akvo samas. ŝaumo flosanta sur akvo senmova jen disiĝas, jen kuniĝas, kaj oni ne vidis jam, ke longe ĝi daŭrus. simile okazas pri homoj kaj loĝejoj en ĉi tiu mondo...
la francigita titolo sonas kiel notoj el ermitejo. la tradukinto instruis la japanan lingvon en la franca lernejo pri orientaj lingvoj. oni ŝuldas al li ankaŭ tradukon de la tuta genĝi-rakonto kaj de aliaj malnovaj japanaj verkoj. li mortis en jaro 2004a.

Aucun commentaire: