2008-08-01

piroj en vino

konsistaĵoj

por unu homo:
  • 2 mezgrandaj piroj
  • 0,2 litro da ruĝa vino
  • 40 gramoj da pulvora sukero
  • 2 gramoj da vanilaroma sukero
  • 1 tekulero da mielo
  • 10 oranĝraspaĵoj
  • 1 kariofilo
  • 1 semo da nigra pipro
  • 1 pinĉaĵo da muskatpulvoro
multobligu la suprajn kvantojn laŭ nombro de homoj.

pretigo

preparu siropon en kaserolo per boligo de la vino kun la sukeroj kaj spicoj. ne tranĉu, sed nur senŝeligu la pirojn.

kiam la vino bolas, enmetu la pirojn kaj malfortigu la fajron. kovru la buŝon de la kaserolo kaj lasu milde boleti dum 20 ĝis 30 minutoj. kiam la piroj moliĝis ĝis interne, elprenu ilin. iom daŭrigu la boletigon por ke la siropo densiĝu laŭ via prefero.

surverŝu la pirojn per la siropo. lasu la tuton malvarmiĝi kaj eventuale enfridujigu por poste prezenti la pladon malvarmeta.

notoj

alkoholneŝatantoj ne timu, la boligo de la vino alkoholon forvaporigas.

(almetita al vikimedia kuirlibro)

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Mia edzino dankas pro la recepto, ĉar ni havas du pirujojn en la antaŭa gazono. (Bedaŭrinde dum lastaj jaroj estas tre malmultaj piroj, pro mistera manko de abeloj en nia regiono.)

Ken

ĵeromo a dit…

nedankinde. ekzistas ankaŭ recepto kun blanka dolĉa vino kaj iom aliaj spicoj. se mi provos ĝin, mi sciigos, esperante ke vi havos sufiĉajn pirojn por dua fojo.