2008-08-06

la tero globas kiel...

la tero globas kiel fiŝakvujo. tio resumas psiĥologian enketon inter infanoj pri la formo de la tero (1).

infanoj aŭdas frue en lernejoj la kontraŭintuan aserton, ke la tero globas. instruistoj kontentas, se ili simple ripetas la lernitaĵon. sed psiĥologoj estis pli sciemaj. ili demandis al infanoj 6 ĝis 10-jaraĝaj ne simple kia estas la tero, sed ankaŭ klarigon kaj desegnon.

nur kelkaj infanoj, precipe pli junaj, persistas en la ideo, ke la tero ebenas. plimulto respondas laŭ la oficiala doktrino. kelkaj el ili, precipe pli aĝaj, desegnas cirklon kaj bildigas hometojn sur ĝi. tre malmultaj el ĉi tiuj desegnas hometojn en la sinteno, ke ili danĝere pendus sube... sed plej originalan respondon la enketintoj ne atendis: multaj infanoj desegnas unue cirklon, poste faras tra ĝi horizontalan strekon similan al la supro de akvo en fiŝakvujo, kaj fine dismetas hometojn sur la streko. tiel ili kompromisas inter la konstatebla realo ke homoj vivas sur ebenaĵo, kaj la ideo ke la tero samformas kun la pilko de iliaj dumpaŭzaj ludoj.

la lasta respondo estas miaopinie plej inteligenta. ĝi nek haltas ĉe la ŝajno, nek blinde fidas instruon. ĝi elmontras imagostreĉon por akordigi konstaton kun lerno... kaj ĝi rezultas je eraro.

la aŭtoroj de la artikolo konkludas pri teorio de ekkono ĉe infanoj. bone – oni ankaŭ povus pripensi, ĉu pro kultado de iuj sciencaj malkovroj ricevintaj mitan dimension en historio de sciencoj, oni ne instruas ilin tro frue al infanoj ankoraŭ ne komprenkapablaj...

prinoto:
  1. mental models of the earth: a study of conceptual change in childhood / s. vosniadou, w. f. brewer. - cognitive psychology, 1992-10, vol. 24a, num. 4a, p. 535-585a (laŭ resumo en gazeto homaj sciencoj [fr])

1 commentaire:

Razeno a dit…

Tre interesa rakonto. Gratulon.

Salutojn el Nepalo.

Razen Manandhar
www.razeno.blogspot.com