2008-07-28

griloj en pariza subtrajno

griloj – en iuj provincoj popolnome krikrioj pro ilia ĉirpado – normale ne travivas la vintron en parizo. kiam ili alvojaĝis en legomkestoj aŭ aliaj suddevenaĵoj, ili rifuĝis apud fornojn en bakejoj aŭ en hejmojn, kaj ne prosperis. iom post la jaro 1900a ili trovis pli komfortan vivejon en la subtrajnaj kavernoj. tie, sub la motoroj kaj inter la reloj, kiujn bremsantaj kaj reirantaj radoj frote varmigas, la ŝtonoj konservas temperaturon inter 27 kaj 34 celsiaj gradoj. la griloj kunmetas sian manĝon el paneroj, paperpecetoj, cigaredstumpoj... kiel multaj subteraj bestoj ili blindiĝis.

asocio fondita en 1992 studas kaj protektas parizajn subtrajnajn grilojn. interalie ĝi premas kontraŭ strikoj, dum kiuj la tuneloj malvarmiĝas, kaj kontraŭ fum-malpermeso, pro kiu la griloj ne ricevas sian deserton el cigardestumpoj. ŝajnas ke strikoj tro abundis aŭ ke vojaĝantoj tro obeis la malpermeson: grilojn en iu el la haltejoj, kie ili kutime vivis, mi lastfoje aŭdis antaŭ pluraj jaroj.

prinotoj:
  • retejo de la asocio por protekto de griloj en pariza subtrajno [angle] [france]

Aucun commentaire: