2008-08-13

dieto por dietovortoj

la lingvo internacia pruntas el aliaj lingvoj, adaptas, aŭ reesprimas per propraj rimedoj. min okaze amuzas, kiel tiu normala vortofluo kaŭzas solenajn malbenojn de iuj formoj kaj – implice aŭ malimplice – de iliaj uzantoj. estas tamen vere, ke la afero iras iafoje malglate:

antaŭnelonge serĉante per kukolo novajn vortojn por la reta vortaro mi esploris pri dieta fako kaj fakuloj en la reto. la diverseco estas surpriza:
  • dietiko 253 (1), dietikisto 1
  • dietismo 171, dietisto 24, dietistiko 52
  • dietetiko 9, dietetikisto 0
  • dietologio 1, dietologo 2, dietologiisto 0
  • nutraĵismo 0, nutraĵisto 2
  • nutrologio 3, nutrologo 2, nutrologiisto 0
  • nutraĵ(o)scienco 2, nutraĵ(o)sciencisto 0
  • nutroscienco 7, nutrosciencisto 2
ŝajnas, ke oni hezitas inter dieto- kaj nutro-derivaĵoj. la ekzisto de internaciaĵo diet-etiko apud baza dieto instigis al reguliga -iko-formo. suspekto, ke tiu fako eble estas scienca aŭ eble ne, subtenas respektive -ologio-ismo-finaĵojn. aliaj eblaj vortumoj kiaj dietoscienco, dietosciencisto... ĝis nun ne aperas...

kiam komputiloj estis ankoraŭ malmultaj, oni batalis por kaj kontraŭ komputerokomputoro per tre kleraj argumentoj. kiam la maŝinoj banaliĝis, oni ekparolis pri komputiloj kaj tio finis la disputojn. probable la temo dieto ne sufiĉe popularas, kaj do la vortabundo ankoraŭ bezonas dieton. kiam ni ĉiuj tro dikos, la parolmaniero fiksiĝos kaj ni ricevos stabilan vortaron pri la temo.

notoj:
  1. iuj vikipediaj artikoloj estas multfoje kopiitaj sur reklamaj retejoj. la interalie 273 aŭ 171 aperoj de iuj formoj do estas trotaksoj.

Aucun commentaire: