la ekzotiko ne tiom venas de la soninstrumento, kiom de la stilo de letif. li serĉas la koloron de araba kaj orienta muziko. ofte li sonigas brike, polve, kvazaŭ ŝutante sekan venton al niaj oreloj. eble la oriento de letif estas pli revata ol konata, sed ĝi ne aspektas kiĉe kiel pseŭdo-turkaĵoj el la operetoj de la deknaŭa jarcento. ĝiaj longe tenataj notoj desegnas kelkajn siluetojn, kiuj iras antaŭ nuda horizonto, ĝiaj minorigoj dancas laŭ figuroj neatenditaj...
prinotoj:
- rufo herli, angle rufus harley [rafas herli], usona sakflutisto kaj ĵazisto, (1936-2006)
- jozefo letif, angle yusef lateef [jusef letif], usona ĵazisto kaj verkisto (1920-)
- nubia sinjorino far jozefo letif en jutjubo.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire