2008-07-22

cent milisekundoj

la isinternacia sistemo (...de muzurunuoj kiel ne sciigas ĝia oficiala nomo) havas surpaperan regularon kaj havas realan uzon. en homaj aferoj reguloj kaj uzoj ne ĉiam kongruas.

la prefiksoj pri ordinaraj grandoj estas:

  • mikro- (milionono)
  • mili- (milono)
  • centi- (centono)
  • deci- (dekono)
  • deka- (dek)
  • hekto- (cent)
  • kilo- (mil)
  • mega- (miliono)

en francio oni delonge tion instruas en lernejoj, kvazaŭ ĝi priskribus la realon kaj kvazaŭ la realo konformus al ĝi. homoj devus do aŭtomate korekti balastan cent milisekundoj per unu decisekundo. tute ne. ili eventuale diras unu dekono da sekundo sed la sonon de la vorto decisekundo mi neniam aŭdis. deci- kaj deka- apenaŭ estas uzataj, hekto- kaj centi- malofte. kaj tio cetere varias laŭ mezurunuoj. inter centilitro kaj litro oni okaze distingas decilitron, sed inter centimetro kaj metro neniu rimarkas decimetron – fakte nur dudecimetro iĝis ordinara nomo de lerneja strekilo. kiam temas pri laŭteco decibelo iĝis kvazaŭ baza unuo, el kiu oni kalkulas dekojn aŭ centojn, neniam parolante pri belojdekabeloj. distancon al proksima butiko oni klarigas per centoj da metroj, neniam per hektometroj, kaj en la butiko mem kilo iĝis neformala sinonimo de kilogramo... la nekonsekvencoj abundas sufiĉe, por ke magistranto faru el ili sian disertotemon.

parto de la internacia sistemo estas lingvoplana. lingvoplanistoj ŝatas sistemecon kaj simetrion. uzantoj envenas kaj komfortigas sin en la sistemon, kiel ili komfortigas sin en hejmoj, sekigante kalsonojn sur hejtilo, uzante la necesejon kiel legoĉambron, kaj ŝanĝante la balkonon al fatrasejo. malordo kaj momenta oportuno iĝas nerompebla kutimo, spite al ĉiuj planismoj:

— kie estas miaj ŝtrumpoj?

— en la tirkesto de ŝtrumpoj!

— kiel do en la tirkesto? mi ĉiam lasas ilin sub la brakseĝo.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Bonega analogio, tio pri doma konduto. Similas lingvoj. Pro tio ne ekzistas tute adekvata priskriba gramatiko de iu ajn lingvo; sed lingvo-teoriistoj plej ofte konkludas nenion el tio...

Ken