2008-07-16

sur dua etaĝo

mi loĝas sur dua etaĝo... kion tio signifas, ne estas memevidenta. mi jam havis gastojn el orientazio, kiuj aŭdis tion kaj alvenante al mia hejmo haltis post la unua ŝtupovico kaj mire rigardis, kiel mi plu iras. en iliaj landoj teretaĝo estas unua etaĝo kaj tuj supra etaĝo estas dua etaĝo. ĉi tie sub la dua etaĝo estas la unua kaj sub la unua estas la nula, alivorte la teretaĝo. ankaŭ liftoj havas butonon kun numero nul por la stratnivelo.

kie estas la limo inter landoj kun nula kaj landoj sen nula etaĝo? kiel oni interkompreniĝas tie?

Aucun commentaire: