2008-06-04

urso, falinta reĝo

bestoj ne ĉie kaj ĉiam signifas same al homoj. en afrikaj rakontoj leporo estas ruzulo. en eŭropo ĝi estas timulo, kaj ruzulon vulpo rolas...

antikve urso estis reĝo de bestoj, rakontas historiisto miĉelo pasturo (1). eble tiel estis jam dum prahistorio, kiel atestus trovoj en eŭropaj subterejoj, sed pri tio prahistoriistoj ne interakordas... iuj herooj estis idoj de urso kaj homino laŭ keltaj kaj ĝermanaj legendoj. tiupopolaj viroj eminentiĝis post venko de urso. nordeŭropaj berserkoj imitis ursojn en sia furioza batalmaniero, kaj laŭ urso (ber) ili estis nomataj. urson oni admiris pro ĝia fortego, ĝin oni prifestis kaj adoris...

tion ne ŝatis kristismo. inter la 5a kaj la 11a jarcento la nova religio batalis kontraŭ la besto. ĝi favoris ĉason de urso, malpermesis la religian manĝon de ĝia viando, ĝi ŝanĝis ursofestojn al festoj de sanktuloj kiuj laŭrakonte hejmigis kaj servistigis ursojn... precipe ĝi reĝigis alian, fremdan beston: leonon. la rezulto videblas en blazonoj, tiuj insignoj per kiuj nobelaj batalistoj en la 12a jarcento sin rekonebligis malgraŭ siaj vizaĝoŝirmaj maskoj. 15 elcentoj el la blazonoj havas figuron de leono, kaj nur 5 elmiloj surhavas urson. la popola romano de vulpo rejnhardo (2), en kiu rolas bestoj, jam montras pezan, mokindan urson, oficantan kiel mallertan konsiliston de reĝo leono.

pro malgranda okazaĵo urso revenis post pluraj jarcentoj kun tute alia famo. en 1902 la usona prezidanto teodoro ruzvelto (3) vane ĉasis inter misisipio kaj luiziano. iu helpanto kaptigis ursidon kaj ligigis al arbo por ke la prezidanto mortigu ĝin. ruzvelto malakceptis la artifikon kaj laŭ postaj rakontoj li diris se mi mortigus ĉi tiun ursidon, mi ne povus plu konservi la vizaĝon antaŭ miaj infanoj. gazetoj famigis la aferon. moriso miĉtomo (4), ludilvendisto en novjorko, ekpensis pri ludilo laŭ la figuro de la ursido. li petis permeson nomi la ludilon laŭ la karesnomo de la prezidanto teddy, tio estas teĉjo, kaj la prezidanto permesis. tiel naskiĝis ludila urseto, angle teĉjo-urso (teddy bear), kiu mondfamiĝis.

urso, perdinte reĝecon, post longa misfamo povis do ripozi en infanaj litoj, kio estas bona kompenso. ĝin tamen premas vastiĝanta bestoĝardeno: hundoj, kunikloj, ĝirafoj kaj aliaj ŝtofobestoj, pro kiuj eĉ la infanon oni mafacile elfosas – iom malkomforte mi supozas.

amikino pruntedonis al mi la libron kaj la opinion, ke ĝi bonas, sed pli dikas ol utile...

prinotoj:
  1. l'ours, histoire d'un roi déchu / michel pastoureau. - parize: seuil, 2007. - 419 paĝoj.
  2. romano de vulpo rejnhardo : pluraŭtora rakonto verkita diverslingve en okcidenta eŭropo en la 12a kaj 13a jarcentoj. en ĝi trompema vulpo estas la ĉefpersono. la vulpo havas germanan nomon rejnhardo. tiu novelaro tiom popularis en francio, ke la nomo de la vulpo, francigita kiel renard, iĝis la ordinara vorto por vulpo anstataŭ prafranca goupil.
  3. teodoro ruzvelto, angle theodore roosevelt [tiadar ruzvelt], prezidanto de usono, 1858-1919
  4. moriso miĉtomo, angle morris michtom [moris miĉtm]

Aucun commentaire: