2008-06-06

orfiŝaj pensoj

ken skribis:
estas onidiro, ke orfiŝo en globo, kvankam ĝi naĝas ĉiam en cirklo ĉirkaŭ sia enhavilo, kredas ke ĝi naĝas laŭ rekta linio. [...] precize kiel oni malkovras la kredojn de orfiŝoj mi ne certas. (1)
mi foje aŭdis en lifto interparolon, kiu respondas tiun demandon:
– jes, orfiŝo, ĉirkaŭturninte en sia akvujo, jam forgesis pri antaŭa paso en la sama loko.

– ĉu vere?

– jes, certe, mi legis tion en interreto.
kvinetaĝa liftado povas instrui por la tuta vivo: mi eksciis, ke pensojn de fiŝo homo ne divenas, sed komputila reto tion atingas.

prinotoj:
  1. taglibro de ken miner, 2008-05

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Heh... unu el la vikipedioj, sen ia dubo :)

Ken

Razeno a dit…

Kara.
Mi gxojas legante vian blogon. Estsas plena de filozofio.

Ankaux mi konis la orfisxan penson per la interteo, per via blogo.

Mi gratulas vin pro via dauxra blogado.

Mi petas, bv viziti al mia blogo ankaux: www.razeno.blogspot.com

Amike,
Razen Manandhar (el Nepalo)

ĵeromo a dit…

ja mi volonte legas viajn notojn, razeno, des pli ĉar via lando nuntempe spertas grandajn okazaĵojn, maltrankviligajn por privatulo kaj ekscitajn por ĵurnalisto...