2008-05-26

diverso de religioj kaj marmeladoj

iu el la tradiciaj pravigoj de senreligieco estas la diverso de religioj. la religioj ne akordas inter si. kiel mi povus fidi al unu aŭ la alia? do mi fidas al neniu. strange, tiel-dirantoj, legante pri malakordaj lingvaj teorioj ne rezignas pri parolo, eksciante pri konkuraj fizikaj teorioj ne rigardas la materian mondon malesta, kaj trovante en superbazaro plurajn vete reklamatajn specojn de marmelado, tamen ne rezignas manĝadon de marmelado.

... porreligiaj diroj prezentas similajn malkoherojn... eble pri malsamaj temoj homoj ne uzas saman logikon... aŭ pri iuj temoj – politiko aŭ religio ekzemple – ili des pli volonte defendas siajn opiniojn per pretekstaj rezonoj, ju pli ili volas ignori siajn decid-motivojn.

6 commentaires:

Anonyme a dit…

Kion vi opinias pri la scienco kiel religio? Mi celas kompreneble ne la efektivan sciencon (la esplorojn de sciencistoj), sed la mensbildon de la publiko. Mi supozas, ke niaj kredmotivoj ne subite malsamiĝas, kiam ni "kredas je la scienco", ol kiam ni "kredas je religio X": ni volas emocian komforton, agrablajn sentojn, ktp. kaj ni ĝenerale konas nek la sciencon mem, nek ties historion, unuamane, sed per multaj perantoj.

Ken

ĵeromo a dit…

jes, la motivoj de kredo aŭ malkredo diversas kaj eble sufiĉe ofte bagatelas. mi hezitas inter du francaj aŭtoroj pri la anekdoto "mi konas homon en mia vilaĝo kiu pretas diskuti ĉiujn argumentojn pri ekzisto aŭ neekzisto de dio, sed sendiulo li iĝis kiam lia edzino forfuĝis kun la pastro" (aŭ a. maurois la silentoj de kolonelo bramble aŭ p. daninos la notlibroj de majoro thompson ambaŭ humuraj komparoj inter francoj kaj angloj). ankaŭ sincera serĉo de vero estas motivo por kredo, kaj supozeble pluraj motivoj facile miksiĝas...

sed pri religio kaj scienco efektive ni same devas fidi la atestojn de aliaj homoj. en scienco fido nur bezonatas, ĉar neniu kapablas kontroli ĉion. en iuj religioj, fido pli radikale necesas, ĉar ĝi savas: se la religiaj veroj estus demonstritaj, neniu fidus (sed simple scius) do neniu saviĝus.

Anonyme a dit…

Tiuj du libroj ekde nun estas sur mia legolisto! Ili sendube amuzas.

Fido ja ege rolas. La publiko fidas la sciencistojn, kaj la sciencistoj fidas sian kapablon kompreni la realon po partoj.

Ken

ĵeromo a dit…

la menciitaj libroj iom eksmodiĝis, mi supozas. kiom mi memoras, ili almenaŭ havas la ĉarmon de malpeza humuro, kian oni ŝatis fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento...

Toño a dit…

Hmm, la komparo de religio al marmelado estas eble tro radikala ago. Mi vidas almenaŭ du klarajn diferencojn. Unue, fabrikanto de marmelado ĝenerale ne postulas ke vi manĝu nur sian, kaj ne rifuzos plu vendi la sian se iam via malforteco igas vin gustumi alian. Kaj due, se iam via marmelado venenas milojn da homoj, vi probable bankrotiĝis; tio ĉi ne okazas ĉe religioj.

Pri la komparo de scienco kaj religio, mi preferas ne komenti. Estas iom laŭmode fari tiajn komparojn, sed mi ĝenerale taksas ke temas pli pri supraĵa kritiko al la scienco ol vera kredo je simileco.

ĵeromo a dit…

jes, kompreneble – komparoj ne validas pri ĉiuj aspektoj... al viaj rimarkoj mi povas nur almeti nuancojn.

marmeladistoj ne postulas ekskluzivon. sed ankaŭ estas homoj, kiuj ne vidas malakordon inter pluraj religioj. mi aŭdis ke tiel statas praktike en japanio kaj en landoj de sudameriko. kaj ekzemple judoj por jesuo rigardas judismon kaj kristanismon akordigeblaj...

per venenado vi verŝajne aludas al perfortoj ĝenerale? fakte marmeladoj nur difektas dentojn. sed dum la sindeteno de marmelado eble savas dentojn, la sindeteno de religio ne savas de perforto. religioj perfortis kiam ili havis politikan regon, kaj kiam en la dudeka jarcento sendiismo havis politikan potencon ankaŭ ĝi siavice persekutis religiojn... do finfine neniu montris sin malpli venena. cetere ankaŭ perfortoj kaj neperfortoj ne respondas la fundamentan demandon pri praveco de diismo aŭ sendiismo...