2008-06-11

migro de brokantaj libroj

libro-brokantistoj el pluraj eŭropaj landoj kunfondis la retvendejon marelibri.com (1). ĝi aperis fine de 2007. laŭ memdiro ĝi disponigas 20 milionojn da libroj.

serĉante per la nomo de la lingvo internacia en tiu retejo oni trovas pli ol 2000 titolojn, precipe lernolibrojn sed ankaŭ iom da interesaj malnovaĵoj. oni vidas ankaŭ, ke unuopaj numeroj de la gazeto "el popola ĉinio" el la 1980aj jaroj estas proponataj kontraŭ 29,80 eŭroj. kelkaj senmonuloj inter ni senscie kaŭras apud monteto da oro.

mi konas kolektiston de malnovaj vivosciencaj eldonaĵoj. laŭ liaj konstatoj la merkato de malnovaj libroj pli kaj pli ŝrumpas en butikoj kaj bazaroj kaj transiras al interreto.

prinotoj:
  1. http://www.marelibri.com laŭ latinaĵo mare libri tio estas maro da libroj.

Aucun commentaire: