2008-06-22

la bordo de sirtoj

en vintro 2007 mortis juliano grako (1) 97-jaraĝa. francaj gazetoj tiuokaze priskribis lin kiel lastan klasikan aŭtoron ankoraŭ zorgantan pri stilo kaj beletra kvalito. ĵurnalistoj ŝatas lastajn klasikulojn, lastajn majstrojn kaj similajn...

certe grako neniom cedis al amasinformiloj kaj al modoj. la famon de siaj romanoj kaj eseoj li neniam perhistrionis sur televidaj ekranoj, kaj malofte li respondis intervjuojn. li elektis la eldonejon corti [korti], kiu ankoraŭ trudas al legantoj tranĉadon de la paĝorandoj per klingo, kiel oni faris antaŭ cent jaroj.

lia plej fama romano estas la bordo de sirtoj (2), unuafoje publikigita en jaro 1951a, laŭdire malmulte konata ekster franclingvio: oni angligis ĝin nur en 1986. tiu rakonto pri pereo de fikcia regno orseno, kiu eble memorigos pri la dezerto de la tataroj far dino bucati (3) aŭ pri la marmorklifoj de ernsto jungero (4) komenciĝas jene:
mi naskiĝis en iu el la plej antikvaj familioj de orseno. mian infanaĝon mi memoras kiel tempon trankvilan, kvietan kaj kontentan, parte en la malnova palaco ĉe la strato san domeniko, parte en la plezurdomo ĉe la rivero zento, al kiu nin rekondukis ĉiu somero kaj kien mi venis jam kun mia patro por rajdi tra liaj bienoj aŭ kontroli la kontojn de liaj intendantoj. fininte studadon en la fama malnova universitato de la urbo, estante laŭ karaktero iom revema, kaj disponante sufiĉan riĉecon post la morto de mia patrino, mi pensis pri kariero maldiligente. la estraro de orseno vivas kvazaŭ en ombro de gloro, kiun al ĝi donis en pasintaj jarcentoj venkaj militiroj kontraŭ alireligianoj kaj fabelaj profitoj el negocado kun orientaj landoj: ĝi similas al tre maljuna, alte nobela homo, kiu ne plu aperas en la mondumo, sed kiun, spite al perdo de kredito kaj pereo de riĉeco, daŭra prestiĝo protektas kontraŭ kreditoraj ofendoj. ĝia malforta, sed noble senembarasa agado similas al tiu de maljunulo, pro kies ankoraŭ fortika aspekto homoj ne kredas, ke li proksimiĝas al morto. sekve la administraj postenoj kaj la servo al la ŝtato, per kiu eminente sin famigis la antikva nobelaro de orseno, en tia malvigla stato ne tre akordas kun la impetemo kaj la senbareco de junuloj. postmatura aĝo estas la vivotempo plej konvena por surpreno de ofico en la regnaj aferoj de orseno. ia romaneska kaj sencela etoso do regis en la libera kaj plurrilate facilmora vivo de la junaj nobeloj de la urbo. mi naive partoprenis en iliaj hastaj plezuroj, en iliaj unutagaj fervoroj, en iliaj efemeraj pasioj. frua oscedo estas la puno de klasoj tro longe restintaj ĉe la pinto de la socio, kaj ankaŭ mi baldaŭ atingis la inter riĉaj junuloj alte taksatan plezuron de supera enuo. miajn tagojn mi dediĉis parte al legado de poezioj, parte al solecaj promenoj en la kamparo; dum someraj vesperoj, kiam antaŭŝtormo pezis super orseno, mi ŝate envagis en la ĉirkaŭurbajn arbarojn; la plezuro de senbara rajdado intensiĝis laŭ la horoj, kiel grandiĝas la rapido de irema ĉevalo; ofte mi returniĝis nur je krepusko. mi ŝatis la revenojn en kreskanta malhelo: kiel la pinto de la orsenaj standardoj por ni brilas pli kare kaj pli alte super la polvumo de jarcentoj, simile la kupoloj kaj tegmentoj de la urbo el nebulo elaperis pli pure. la dampita paŝado de mia ĉevalo sur la revena vojo ŝajnis peza pro ia sekreto. pli frivolaj estis miaj noktaj okupoj: mi konkuris kun samaĝuloj per platonaj debatoj en la akademioj, kiuj des pli prosperis en orseno, ju pli la senato malpleniĝis; amado min tre absorbis, kaj pri ĝi mi ardis kaj liberis same kiel aliaj. okazis, ke mia amatino min forlasis: mi unue pro tio simple malkontentis, kaj vere maltrankvila mi iĝis nur kiam mi eksentis, kiom malmulte mi inklinas al nova amligiĝo. pro tiu malgranda breĉo en reto da okupoj, kies maŝoj iom post iom tre disiĝis sen ke mi rimarkis tion, la vivmaniero, kiun mi rigardis kelkajn tagojn pli frue kiel akcepteblan, aperis nun kvazaŭ ĉifona. mia vivo ŝajnis malplena, kaj la grundo, sur kiu mi facilanime konstruis ĝin, sinkis sub miaj piedoj. mi deziris vojaĝi: mi petis ĉe la regnestraro oficon en ajna malproksima provinco...
prinotoj:
  1. juliano grako, france julien gracq [ĵiljẽ grak], artista nomo.
  2. le rivage des syrtes / julien gracq. - josé corti, 1951. - 321 p.
  3. dino bucati, itale dino buzzati, verkisto (1906-1972).
  4. ernsto jungero, germane ernst jünger, verkisto (1895-1998).

4 commentaires:

Anonyme a dit…

Jen kiel mi komprenas la aferon; vi diru, ĉu mi pravas.

Pro forta naciismo kaj multe da subtenado far la ŝtato, lingvaj institucioj, ktp, la franca literatura lingvo disvolvis karakterojn, ne nur dum la Ancien Régime, sed ankaŭ post la Revolucio, kaj daŭre dum la cetera 19a jarcento, unikajn en Eŭropo. La lingvaĵo estis rafinita kaj la vortprovizo estis speciala. Estis breĉo inter la literatura lingvo kaj la ĉiutaga lingvo plia ol en aliaj landoj. Tio emas malaperi dum la nuntempa periodo, kaj Gracq (laŭ la ĵurnalistoj kaj kritikistoj) estis "la lasta" reprezentanto de la malnova idealo.

Mi supozas, ke tradukoj de Gracq ne vere transdonus tiujn kvalitojn. (?)

Ken

ĵeromo a dit…

nu, efektive nunaj francaj verkistoj reproksimigis sian stilon al ordinara parolo, kvankam restas sufiĉe granda diferenco inter beletra kaj nebeletra franca lingvo. grako senhezite verkis postromantike, per postulema stilo, kaj en konata eseo li akre kritikis la gliton de literaturo al efemeraj famoj, skandalaj temoj, premioj, reklamo, al ĉio, kio ne estas beletraj kvalitoj...

mi dubas, ke li estas lasta verkisto tiuspeca. mi moketis la diron, ĉar ĝi estas kliŝo de ĵurnalistoj pri ajnaj artistoj, kaj ankaŭ kliŝo de kinaĵoj kaj fikcioj: juna talentulo lernas ĉe la lasta majstro malfacilan arton, mem majstriĝas, travivas nekredeblajn aventurojn... (kaj malgraŭ la apero de ĉi tiu nova majstro, lia instruinto restas lasta).

... miaopinie traduko de "la bordo de sirtoj", kiu ne uzus iom maloftan beletran vortoprovizon, tamen povus konservi multajn kvalitojn de la romano: frazritmo, abundo de metaforoj, etosismo estas atingeblaj ankaŭ per nuanca uzo de lingvo fondita sur ordinara parolo — bone, ja, tio restas demonstrinda.

Anonyme a dit…

(Forstreku "cetera" de mia komento.)

Dankon pro via respondo. Tia parolado pri "la lasta" ktp. -- eble nur simptomo de (komprenebla) malkontento pri la nuno.

Inter romanistoj mi precipe distingas inter tiuj, kiuj vere spertis la vivon (Joseph Conrad ekzemple), kaj tiuj, kiuj nur "volis esti verkistoj" (Henry James, la kutima ekzemplo). Sed tio estas nur mia antaŭjuĝo. Malgraŭe mi legis tiujn ambaŭ.

Ken

ĵeromo a dit…

ja, oni volonte suspektas, ke verkisto malobeanta la regulojn de tielnomata realismo ne atestas pri la vera vivo. se li inventas ne nur la personojn de sia romano, sed ankaŭ la lokojn, landojn, epokojn, li danĝere proksimiĝas al malpli prestiĝaj ĝenroj, kiaj fantazio aŭ sciencfikcio.

min tio ne ĝenas. fikcio estas fikcio, kaj ankaŭ la kadro de rakonto povas esti inventita. plie mi sufiĉe indiferentas al la biografio de aŭtoro: ĉu li traŝipis la tutan mondon aŭ restis en sia vilaĝo, gravas nur ke mi vojaĝas dank' al liaj frazoj...