en pli frua kompanio kunlaborantoj insiste proponis al hugo, ke li kunvetu ĉe la ŝtata loterio. li ne deziris. fine li diris:
— mi kunludos, kondiĉe ke ni uzu mian ŝatatan ciferovicon.ili konsterniĝis:
— jes, konsentite. kio estas via ciferovico?
— ĝi estas 1 2 3 4 5 6.
— ne eblas. tia serio tre malprobablas. ĉu ĝi jam nur unufoje aperis?ili malakceptis kaj neniam repetis lian partoprenon.
— tamen mi ludos nur per 1 2 3 4 5 6.
surprize multaj homoj kredas, ke en lotado rimarkinda vico kia 1 2 3 4 5 6 malpli probablas ol pli „hazard-aspekta“ sinsekvo.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire