tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post7442976917714691278..comments2023-06-04T15:59:09.381+02:00Comments on interparoloj: la bordo de sirtojĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comBlogger4125tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-8696043750147426452008-06-27T22:07:00.000+02:002008-06-27T22:07:00.000+02:00ja, oni volonte suspektas, ke verkisto malobeanta ...ja, oni volonte suspektas, ke verkisto malobeanta la regulojn de tielnomata realismo ne atestas pri la vera vivo. se li inventas ne nur la personojn de sia romano, sed ankaŭ la lokojn, landojn, epokojn, li danĝere proksimiĝas al malpli prestiĝaj ĝenroj, kiaj fantazio aŭ sciencfikcio.

min tio ne ĝenas. fikcio estas fikcio, kaj ankaŭ la kadro de rakonto povas esti inventita. plie mi sufiĉe indiferentas al la biografio de aŭtoro: ĉu li traŝipis la tutan mondon aŭ restis en sia vilaĝo, gravas nur ke mi vojaĝas dank' al liaj frazoj...ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-53287469603111882922008-06-26T12:19:00.000+02:002008-06-26T12:19:00.000+02:00(Forstreku "cetera" de mia komento.)Dankon pro via...(Forstreku "cetera" de mia komento.)

Dankon pro via respondo. Tia parolado pri "la lasta" ktp. -- eble nur simptomo de (komprenebla) malkontento pri la nuno.

Inter romanistoj mi precipe distingas inter tiuj, kiuj vere spertis la vivon (Joseph Conrad ekzemple), kaj tiuj, kiuj nur "volis esti verkistoj" (Henry James, la kutima ekzemplo). Sed tio estas nur mia antaŭjuĝo. Malgraŭe mi legis tiujn ambaŭ.

KenAnonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-4285269809956688602008-06-26T00:55:00.000+02:002008-06-26T00:55:00.000+02:00nu, efektive nunaj francaj verkistoj reproksimigis...nu, efektive nunaj francaj verkistoj reproksimigis sian stilon al ordinara parolo, kvankam restas sufiĉe granda diferenco inter beletra kaj nebeletra franca lingvo. grako senhezite verkis postromantike, per postulema stilo, kaj en konata eseo li akre kritikis la gliton de literaturo al efemeraj famoj, skandalaj temoj, premioj, reklamo, al ĉio, kio ne estas beletraj kvalitoj...

mi dubas, ke li estas lasta verkisto tiuspeca. mi moketis la diron, ĉar ĝi estas kliŝo de ĵurnalistoj pri ajnaj artistoj, kaj ankaŭ kliŝo de kinaĵoj kaj fikcioj: juna talentulo lernas ĉe la lasta majstro malfacilan arton, mem majstriĝas, travivas nekredeblajn aventurojn... (kaj malgraŭ la apero de ĉi tiu nova majstro, lia instruinto restas lasta).

... miaopinie traduko de "la bordo de sirtoj", kiu ne uzus iom maloftan beletran vortoprovizon, tamen povus konservi multajn kvalitojn de la romano: frazritmo, abundo de metaforoj, etosismo estas atingeblaj ankaŭ per nuanca uzo de lingvo fondita sur ordinara parolo — bone, ja, tio restas demonstrinda.ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-36768182104154419162008-06-25T11:56:00.000+02:002008-06-25T11:56:00.000+02:00Jen kiel mi komprenas la aferon; vi diru, ĉu mi pr...Jen kiel mi komprenas la aferon; vi diru, ĉu mi pravas.

Pro forta naciismo kaj multe da subtenado far la ŝtato, lingvaj institucioj, ktp, la franca literatura lingvo disvolvis karakterojn, ne nur dum la Ancien Régime, sed ankaŭ post la Revolucio, kaj daŭre dum la cetera 19a jarcento, unikajn en Eŭropo. La lingvaĵo estis rafinita kaj la vortprovizo estis speciala. Estis breĉo inter la literatura lingvo kaj la ĉiutaga lingvo plia ol en aliaj landoj. Tio emas malaperi dum la nuntempa periodo, kaj Gracq (laŭ la ĵurnalistoj kaj kritikistoj) estis "la lasta" reprezentanto de la malnova idealo.

Mi supozas, ke tradukoj de Gracq ne vere transdonus tiujn kvalitojn. (?)

KenAnonymousnoreply@blogger.com