2008-05-21

jakvo lusiero (jacques loussier)

jakvo lusiero (1) pianas klasike kaj ĵaze. li ankaŭ ĵazigas klasikajn eŭropajn muzikaĵojn. ne aŭdinte, kiel li alivestis betovenon, mi juĝas nur laŭ lia rearanĝo de baĥaj preludoj kaj fugoj trovitaj en urba diskoteko. lusiero ne rapidigas, ne laŭtigas, li iras la vojon de malvarma ĵazo, ŝovante elastajn plandumojn sub la lignajn ŝuojn de eŭropo. la rezulto konservas la bonajn ecojn de siaj du fontoj. de ĵazo ĝi heredas dancan paŝon kaj antaŭenimpulson, de klasiko ĝi heredas plurvoĉecon kaj kapablon por ampleksaj konstruoj.

lusiero ankaŭ bele sonigas la "gimnopedioj"n de eriko satio (2). pli trankvila melodio ne imageblas, kaj tamen ĝi ne molas, ĝi firmas, la sonoj nete kaj flue sinsekvas, kun obseda reveno al la unua parto uzata kiel ripetaĵo.

en la retejo dizero aŭdeblas lia plenumo de la samtona fugo de paĥelbelo.

prinotoj:
  1. jakvo lusiero, france jacques loussier [ĵak lusje], pianisto (1934-). - lia retejo: http://www.loussier.com/
  2. eriko satio, france érik satie [erik sati], muzikverkisto (1866-1925)

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Interese, usona gitaristo Peter Fletcher surdiskigis multajn Satie-aĵojn (Centaur CRC 2731). Li koncertis en mia urbo kaj mi demandis al li, "Kial Satie?" Li diris simple, ke ties komponaĵoj bone adapteblas al la gitaro.

Satie oni kutime aŭ ŝategas aŭ malŝategas, kiel bruselbrasikojn...

Ken

ĵeromo a dit…

oni eble pli reagas al la ekstravagancoj kaj ŝercoj de satio, ol al liaj muzikaĵoj, kiuj rangas de plaĉe vulgara kanzono "allons-y chochotte" ĝis sufiĉe klasike konstruitaj verkoj, tiel ke ĉiu povus trovi ion plaĉan laŭ sia gusto...

sonregistraĵoj de peter fletcher ne facile troveblas ĉi tie, bedaŭrinde.