2008-05-14

unu kaj du

du knabinetoj en buso sidas kun pendolaj kruroj.

la pli malgranda, tuŝante sian dikfingron, diras: „tio estas unu“, kaj tuŝante sian montrofingron: „tio estas du“.

la pli granda knabineto, kun malico, elmetante nur sian montrofingron: „ankaŭ tio estas unu“.

pli malgranda knabineto: „ne!“. denove tuŝante la dikfingron: „tio estas unu“, kaj la montrofingron: „tio estas du“.

...

en alia lando la afero okazus per malsamaj fingroj, aŭ per flekso, ne per malflekso de ili... mi eksciis antaŭ ne tiom longe ke mialandaj mansignoj por 2 (etendante dikan kaj montran fingrojn) kaj 3 (etendante dikan, montran kaj grandan fingrojn) al ĉinoj signifas respektive 8 kaj 7.

4 commentaires:

Anonyme a dit…

Ja bonŝance, ke la homo disvolvis lingvojn :)

Se en Usono oni etendas dikan kaj montran fingrojn, nenio kompreneblas krom "ortangulo" aŭ "iomete da"...

Ken

ĵeromo a dit…

jes. la nordamerikan fingronombradon mi ekkonis instalante iun programon en makintoŝo. desegnita maneto montris la sinsekvajn momentojn de instalo etendante la fingrojn de la montra al la eta kaj laste la dikan.

mi komentis: "ĝi strange nombras".

kanada kolegino respondis: "tute ne".

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit…

Por mi (nia kulturo) ankaŭ estis stranga la maniero fringrokalkuli 1, 2, 3,... kiun mi trovis en libro:
The Language of Science.

Luis Guillermo Restrepo Rivas

ĵeromo a dit…

ha. unu plia maniero...

iam mi legis "universalan historion de ciferoj" far georges ifrah. ĝi estas dika amatora kompilaĵo, kaj ĝi enhavas ĉapitron pri nombrado sur manoj. sed kiom mi memoras, ĝi parolis prefere pri sistemoj per kiuj oni kalkulas ĝis grandaj nombroj uzante diversajn artikojn kaj punktojn sur la manoj. pri baza nombrado ĉe ordinaraj homoj ĝi ne tiom rakontis...