2008-04-03

kontraŭpivismo

piv rolas inter esperantaj vortaroj, kiel usono inter regnoj. malkontentuloj pri ajna mondafero kulpigas usonon sen enketo, ĉar ĝi estas nuntempe la plej videbla kaj plej influa regno. simile, ĉar piv estas la plej videbla kaj plej influa vortaro, homoj kulpigas ĝin pri ĉiuj siaopiniaj lingvaj eraroj.

mi legis dirojn de edanoj kaj etanoj. edanoj aranĝas en sia hejmo pargedon por danci baledon, kaj ceteratempe kolektas muskedojn. etanoj pliŝate havas pargeton por danci baleton, kaj kolektas nur musketojn. ĉiu foliumas piv kaj jen laŭdas ĉi tie piv prave difinas la vorton..., jen mallaŭdas tie piv malprave difinas.... ĉar piv entenas kaj ed- kaj et-formojn, ĉiu doktrino trovas en ĝi riproĉindojn.

mi legis dirojn de ujanoj kaj ianoj. ujanoj loĝas precipe en rusujo, germanujo, italujo... ianoj loĝas plimulte en rusio, germanio, italio... trans la limoj de tiuj malsamaj landoj la du partioj interŝanĝas viglajn opiniojn pri la kulpo de piv en tiu bedaŭrinda afero.

mi legis dirojn de ĥoanoj kaj koanoj. ankaŭ ili, batalante por la instruo de ĥemio kaj kontraŭ la instruo de kemio aŭ inverse, por lerno de psikologio kaj kontraŭ lerno de psiĥologio aŭ inverse, uzas pivon kiel pafaĵon aŭ kiel pafocelon.

sume oni ne akordas pri riproĉindoj, sed ja por riproĉado. eble piv-aŭtoroj agu kiel tiu homo, kiu – laŭrakonte – sin proponis respondeculo pri ĉiuj embarasoj: administraj implikoj, trajnaj malfruoj, bruo, fumo, kapdoloro... pri ĉio kulpos ĉiam li, kaj se oni bonvolos ankaŭ sakri per lia nomo, estos al li plezure aŭdi tion. ĉu ne estus komforte se ni simile antaŭdecidus, ke niaflanke pluvon dum pikniko aŭ troon da salo en la kongresa supo kaŭzas – evidente – piv?

4 commentaires:

Anonyme a dit…

La formo 'ĥoano' vere surprizis min; ja ĝi enestas NPIV-2002. Kial? La japana eĉ ne havas la sonon 'ĥ'. La vorto devenas de /ko:/ 'publiko' kaj /an/ 'penstemo'.

Ve, nun mi ne povos ripozi, antaŭ ol mi trovos la originon de tiu stranga vortformo. Se vi ĝin scias, vi povus ŝparigi al mi tion... :)

Ken

ĵeromo a dit…

eĥ, mi ne scias. mi povas nur imagi:

ĥoano: katardevena koano elparolata tra la fundo de la nazo.

aŭ (iom laŭvorte):

ĥoano: filologia koano.

sed mi timas, ke kolegoj en la reta vortaro ne ŝatus, se mi sendus iun el tiuj difinoj...

Anonyme a dit…

Vera mistero. Eble mi demandos al Bertilo W.

K

Anonyme a dit…

Ha, mi solvis la problemon. En NPIV-2002 'ĥoano/koano' ne estas zena puzlaĵo, sed "ĉiu el la du malantaŭaj aperturoj de la nazkavaĵo en la buŝo".

La zenaĵo ŝajne ne havas ĝis nun akceptitan E-vorton, kvankam kelkfoje rete oni trovas 'koano' kun tiu signifo.

Ken