2015-12-12

fragoj en disketujo

la komputilaj disketoj, ankaŭ la lastageneraciaj de grando 5 coloj kaj kvarono, ekstempas.  oni ne eĉ ne findisputis, ĉu ili nomiĝu disketoj aŭ diskedoj, kaj ili mem ĉesigis la debaton malaperante.

samtempe kun ili perdiĝis akompanaĵoj: plastaj kovertoj, en kiujn oni enŝovis unuope la disketojn, disketskatoloj diversgrandaj, kaj disket-legiloj, kies duobla buŝo mankas sur la vizaĝo de nuntempaj komputiloj.

kiel multaj aliaj homoj, antaŭ jaroj mi forĵetis miajn lastajn disketojn kaj lastajn akompanajn rekvizitojn – pri kio mi tre pentas.  mi pentas, tial ke la skatoloj estas reuzeblaj.

la kompreno pri tio venis jene: mi laboris ĉe klienta firmao en vasta oficejo aranĝita laŭ la plu reganta modo: komuna ĉambrego por unu aŭ pluraj dekoj da homoj sidantaj ĉe siaj labortabloj, dank' al kiu oni aŭdas la telefonajn aŭ ĉeestajn babilojn de ĉiuj kaj efike legas aŭ redaktas nur kun la silentiga ŝirmo de kapaŭdiloj.  mi kaj kolego estis serĉantaj en ŝranko iajn dokumentojn kaj ni hazarde trovis malplenan disketskatolon.  ĝi sole staris sur breto kiel vrako de pereinta ŝipo sur strando.  la kolego diris: „kion oni povus fari per ĉi tio?  ĉu enmeti plantojn?“.  mi respondis: „bonega ideo“, kaj mi ŝtelis la skatolon.  jes, ŝtelis, pri kio mi kompreneble ankaŭ pentas.

mi pripensis.  la objekto ne tiel oportunas, kiel unuavide ŝajnis.  la antaŭa plato de la skatolo kliniĝas antaŭen, kio signifas, ke ĝi pivotas ĉe la fundo, kiu do ne estas akvoimuna.  mi glue fiksis tiun parton – iom malbele mi konfesas, gluaj strioj makulas la travideblan vandon de la skatolo.

mia unua agrikultura provo kun la objekto fiaskis.  kvankam la sovaĝaj fragujoj, kiujn mi enplantis estas de sufiĉe fortika gento, ili putris pro troa malseko.  tio estas la maloportuna flanko de plantujoj sen ellika sistemo.  je la dua provo mi plibonigis la aranĝon.  mi imitis la grundon, en kiu fragujoj bone kreskas, nome konsistantan el funda sabla tavolo, kiu drenas la eventuale troan akvon, supra tavolo el fekunda tero kaj surŝuto de velkaj pecetoj de folioj, kiu funkcias kiel mulĉo.  mi akvumas ĉiutage nur per surŝpruco.  la fragujoj ŝajne kontentas pri tiu ekipaĵo.  disfaldiĝis eĉ unu floreto.  ĝi baldaŭ senpetaliĝis kaj iĝis bero.  ankaŭ du semoj de koriandro, kiujn mi prove enmetis, trakreskis.

okaze de bezono mi delikate enpuŝas la elpendajn foliojn, fermas la skatolon kaj facile kunportas la tuton.  la fragujoj min ĉie akompanas, al la laborejo, en trajna vojaĝo, al ajna loko, kaj ĉie mi povas ilin elpreni kaj loki apud fenestron, kie ili ĝuas la sufiĉe sunan veteron de la ĉi-jara vintro.  se en trajno, ili spektas la pejzaĝon dum la tuta vojo, kaj ne ĝenas aliajn vojaĝantojn eĉ per unu miaŭo, kiel verŝajne okazus kun enkofra kato.

kiu ankoraŭ havas disketujon, tiu sciu ke li havas potencialan dorlot-vegetaĵon.

Aucun commentaire: