2015-10-17

avineto aŭ avinjo? - pro manko de kritikaj eldonoj

la rakonto ‚avineto‘ havas en nia lingvo zigzagan tekst-historion.  en la eldono de ‚inko‘ el 2002, postfaco de m. malovec klarigas, ke ĉi tiun verkon de boĵena nemcova el la ĉeĥa lingvo tradukis unue v. tobek, sed ke li kabeis antaŭ la fino, kaj la tradukon finis k. proĥazka.  la afero daŭris tra la jaroj 1909 ĝis 1914 – ĝis eĉ la postmilita jaro 1921a por la lasta ĉapitro – kaj la verko dum tiu tempo eldoniĝis felietone en gazeto.

ĝis tiom longe, ĉio bonas.  oni povus atendi, ke la eldono de ‚inko‘, kiu restas atingebla diversloke en interreto malgraŭ la bedaŭrinda morto de franko luin, fondinto de tiu eldonejo de bitlibroj kaj agema savanto de malnovaj kaj novaj tekstoj, aŭ egale la disponigo de la sama verko en vikifontaro el 2012 liveras la tradukan laboron de v. tobek kaj k. proĥazka.  tiel simple ne estas.

ni komparu nur ekzemple la unuajn frazojn de la sesa ĉapitro. en la ĉi-subaj citaĵoj malsamaĵojn ĉirkaŭas steletoj.

inko-eldono ‚*avinjo*‘:
Viktorka estas filino de *kamparano* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *delonge* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dek kvin* jaroj *Viktorka estis* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abelo* — neniu povus *deziri pli bonan edzinon*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *povas atendi parton de bieno*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *la famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝis* en *la pordo*. Al la patro kaj al la patrino *tre plaĉus* — kelkaj estis *riĉaj mastroj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko. 
Multfoje tamen *la patron tedis*, ke la filino tiel senceremonie *rifuzas la* fianĉojn; li *urĝigis ŝin briske*, ke ŝi *decidiĝu por unu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu.

vikifontara eldono ‚*avineto*‘:
Viktorka estas filino de *kampisto* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *longe* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dekkvin* jaroj *estis Viktorka* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abeleto* - neniu povus *pli bonan edzinon deziri*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *havas parton de bieneto por atendi*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝadis* en *pordo*. Al la patro kaj al la patrino *multa estus plaĉinta* - kelkaj estis *mastroj riĉaj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko. 
Multfoje tamen *ĝi boris al la patro tra la cerbo*, ke la filino tiel senceremonie *forrifuzas* fianĉojn; li *urĝis je ŝi briske*, ke ŝi *por unu decidiĝu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. [...]

krom la indiko de m. malovec la eldono de ‚inko‘ surhavas mencion: „lingve reviziis franko luin“.  la vikifontaran eldonon siaflanke disponigis iu ‚frglz‘ en 2012 sen klarigo pri la fonto, cifereciga metodo, editorado, kiel estas bedaŭrinde kutime en viki-familiaj retejoj.  en ambaŭ okazoj oni do ne scias, ĉu ni legas fidindan redonon de la originala eldono el 1909-1921.  tio ne ĝenas tiun, kiu volas simple legi la verkon de boĵena nemcova.  sed por tiu, kiu interesiĝas pri esperanta lingvohistorio, tio estas malbona situacio.

supoze ke la vikifontara eldono pli fidelas al la malnova traduko malgraŭ ia konstatebla nombro da klav- aŭ skan-eraroj, ĝi enhavas interesajn vortojn kaj esprimojn:
  • en ĝi oni „afirmas“ (ĉe ‚inko‘ „certigas“, „asertas“)
  • en ĝi rolas iu „komteso“ (ĉe ‚inko‘ „grafidino“)
  • homoj okaze agas „briske“ (ĉu „bruske“? – ‚inko‘ konservas la vorton)
  • oni „abstemias“ (ĉe ‚inko‘ „detenas sin“)
  • kondukas „kuĉero“ (ĉe ‚inko‘ „veturigisto“)
  • oni estas „plormalseka“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • lernadon oni „absolvas“  (ĉe ‚inko‘ „finas“) kaj pekpardonon oni donas per „absolucio“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • oni „konfesas la koloron“ – tio estas la veron, sian veran intencon (ĉe ‚inko‘ same)
  • bovino estas „makulkolora“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • viktorka estas filino de „kampisto“ (ĉe ‚inko‘ „kamparano“)
  • ...

kompreneble oni povas nomi tiujn formojn eraraj.  kaj el gramatika vidpunkto la vikifontara teksto cetere entenas dubindajn formojn: „urbknabinoj“, „ni estos kvititaj“, kaj havas ian inklinon al pezaj kunmetoj: oni ne zigzagas sed „zigzagiras“, ne ŝprucas sed „ŝprucĵetas“, sidas ne sur benko sed sur „sidbenko“ (pli sekure) ktp...  sed ĝis kia grado malnovan tekston oni silente korektu?

estas sufiĉe klare, ke ĉe ‚inko‘ franko luin kaj liaj kunlaborantoj modernigis la prezenton de multaj tekstoj, kiujn ili reeldonis.  en ĉi tiu okazo oni vidas, ke ili ne simple ŝanĝis la interpunkcion aŭ la tipografion, sed fakte prezentas novan tradukon surbaze de la malnova.  ili forigis detalojn, kiujn oni povas konsideri arkaikaj, kiel la uzo de -ad en verboformoj.  li forigis aliajn, kiujn oni povas rigardi slavismoj, kiel la ofta uzo de -et.  li ankaŭ okcidentigis la stilon, reordigante vortojn, kiel en „estis viktorka“ sanĝita al „viktorka estis“ kaj similaj...  sed ĉu prave?  mi suspektas, ke la ĉeĥa stilo de ‚avineto‘ enhavas popolajn aŭ dialektajn parolmanierojn konformajn al ĝia temo, kaj ke la unua esperanta traduko tion sentigis.  mi eĉ scivolas, ĉu „briske“, „kuĉero“ kaj similaj formoj estas eraroj aŭ redonas eble ĉeĥajn dialektaĵojn.

ankaŭ en iuj detaloj la redaktoj de ‚inko‘ ne nepre plibonigas, miskorektante „urĝi“ al „urĝigi“, ne komprenante la ununombran „al la patro kaj al la patrino multa [svatiĝanto] estus plaĉinta“, ĝin tradukante per ne tre senca sensubjekta „al la patro kaj al la patrino tre plaĉus“, anstataŭigante „kampisto“n (do agrikulturisto, ĉu?) de „kamparano“ (loĝanto de kamparo) kaj tiel plu...

mi citis iafoje en ‚reta vortaro‘ ekzemplajn frazojn el eldonaĵoj de ‚inko‘.  mi ne singardis.  se ili estas el la verkoj kun mencio „lingve reviziita“, povas esti ke ili prezentas historie malĝustan staton de nia lingvo.  sed kion fari?  ni ankoraŭ longe atendos la kritikajn eldonojn, per kiuj estonta generacio de filologoj korektos la eraran bildon de nia lingvo, kiun ni vole-nevole konstruas pro la malfacila aŭ malĝusta aliro al malnovaj verkoj.

Aucun commentaire: