2014-06-29

libreoffice en la lingvo internacia

antaŭnelonge ĝisdatigante la redakto-programon ‚libreoffice‘ mi rimarkis, ke la esperanta versio estas plenrajte disponebla apud aliaj lingvoj.

http://www.libreoffice.org/download/libreoffice-fresh/?version=&lang=eo

tio estis delonge anoncita, sed mi vidis nek planitan eldondaton nek sciigon en la momento de publika disponeblo.  mi eĉ dubis, ĉu plena rezulto iam estos.

mi elŝutis kaj instalis, kaj de kelkaj semajnoj mi uzas la programaron en nova, pli oportuna eldono kaj en la lingvo internacia.

mi agnoskas, ke la kvalito de la esperantaj tradukoj estas bonega, ĝis en la multaj sub-sub-sub-menuoj kaj helpomesaĝoj.  kompreneble en la tabelilo ekzemple la esperantaj nomoj de ĉiuj funkcioj ne estas memevidentaj por tiu, kiu antaŭe uzis ilin nacilingve.  same la ĝusta efiko de tiu aŭ alia opcio ne estas tuj divenebla laŭ ĝia nomo.  sed tiel estas ankaŭ en aliaj lingvoj.

librofico en esperanto estas rimarkinda laboro de tim morley kaj aliaj homoj, al kiuj riproĉindas nur tio, ke ili ne sufiĉe diskonigis sian laboron.

ĉi tio estas senpaga reklamo por senpaga programaro senpage tradukita.

Aucun commentaire: