aŭ pdf-e: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf
ĉi tiuj limerikoj ne obeas la versajn regulojn de la ĝenro, nur la ĝeneralan skemon. ili estas specimeno el la verkemo de ‚proza limerikilo‘: http://tekstauxtomatoj.free.fr/limerikilo/proza-limerikilo.htm.
en tiu paĝo estas programeto, kiu, instigite de unu alklako, respondas per limeriko kun lotita enhavo. oni espereble pro ĉi tiu tesktogenera ekzerco pardonos al mi la pli fruan insultilon ‚he verdulaĉo!‘.
la metodo estas iom alia ol en ‚he verdulaĉo!‘. la insultilo de ‚he verdulaĉo!‘ lotas sinsekvajn frazpartojn kaj apudmetas ilin. ‚limerikilo‘ estas iom pli rafinita. ĝi komenciĝas per skemo kun variabloj:
{verso1}, {verso2}, {versoj3kaj4}, {verso5}.por loti la valoron de {verso1} estas listo:
estis {homo} en {loknom}opor loti la valoron de {homo} siavice estas listo:
en {loknom}o estis {homo}
...
fraŭlokaj simile por ĉiuj sinsekvaj variabloj, ĝis kiam restas nur vortoj sen variabloj. tio krude konformas al la principo de vortgrupa genera gramatiko.
gajulo
junulo
knabo
maljunulo
...
la listoj aperas sur la paĝo kaj grandparte videbligas la funkciadon.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire