
veprojn blankigis unue pruneloj, nun kratagoj. de malproksime la blanko ŝajnas sama. de proksime oni facile rekonas la breĉan formon kaj la brilon de kratagaj folioj.
la floraj ŝaŭmaĵoj havas nekonfuzeblan migdalan odoron, kiun mi ŝatas. abeloj ne ofte vizitas ilin, sed diversaj muŝoj. iuj muŝoj grandas kaj havas vertikalajn nigrajn-grizajn striojn, kiel futbalistaj ĉemizoj, aliaj malgrandas kaj blue brilas.
la poeto petro de ronsardo (fr: pierre de ronsard) antaŭ proksimume 450 jaroj versis pri kratago:

bela kratag' floranta
verdanta
ĉe tiu ĉi rivero!
vin vestas belkostume
brakume
la sovaĝa vinbero.
duloke ĉe l' radikoj
formikoj
ruĝaj taĉmente restas,
en kavoj oportunaj
entrunkaj
abeloj pace nestas.
...

Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire