2013-01-09

la sovaĝa planedo (la planète sauvage)

‚la sovaĝa planedo‘ estas pionira ĉeĥa-franca desegnofilmo el 1973.  regiŝoris renato laloux kaj ĉefdesegnis rolando topor, kiun retpaĝo koncize prezentas „desegnisto, pentristo, romanisto, poeziisto, enscenigisto, kanzonisto, rolisto, kinisto“.

la filmo kreiĝis en epoko, kiam animeon oni mandesegnadis.  ĝi uzas la procedon de eltonditaj elementoj.  kompare kun pli novaj animeoj ĝi malhavas la fluecon kaj la realismon, je kiuj nunaj spektantoj kutimas.  ĝi tamen estas spektinda kaj ĝuinda pro la grafika kvalito kaj pro la granda fantazio, kun kiu ĝi bildigas vivaĵojn de fremda planedo.

ankaŭ la rakonto havas sian intereson.  kun kelkaj modifoj ĝi havas sian modelon en sciencfikcia romano far stefan wul ‚omoj serie‘, en kiu omojn (komprenu homojn) post civiliza dekadenco forkondukas al alia planedo la grandegaj draagoj, kaj roligas kiel hejmajn bestojn.

la psiĥedela muziko kaj iuj elementoj de la filmo, interalie medito, interese gustas je la 1970aj jaroj.

resumo:

terr estas orfa omo, kiun prenis kiel dorlotbeston juna tiva, filino de unu el la estroj de la draaga popolo.  li loĝas en ŝia hejmo kaj kleriĝas per ŝia lecion-aŭdilo.  kiam tiva pli aĝiĝas kaj malatentas lin, li forkuras kaj aliĝas al grupo de sovaĝaj omoj, kiuj vivas en ĝardeno.  lia instruiteco helpas al la grupo.

pro iu el la „senomigoj“, per kiu periode draagoj bridas la multiĝon de sovaĝaj omoj, terr kaj la transvivintoj rifuĝas en forlasita raketejo.  ĉi tie ili konstruas propran urbon, proprajn raketojn kaj planas flugon al la „sovaĝa planedo“, kiu estas la luno de igam.  ili esperas, ke ili tie vivos nepersekutate de draagoj.  sed atinginte la planedon ili hazarde trovas la sekreton de la draaga meditado...

laŭ la leĝo de kina mistradukado la filmo ricevis la anglalingvan titolon ‚fantastic planet‘.

mi disponigas subtekstojn en opensubtitles.org, kaj en propra paĝo, kiun mi nove redaktis kiel prezenton de la tuto de miaj ĝisnunaj subtekstizoj de franclingvaj desegnofilmoj.

7 commentaires:

Russ Williams a dit…

Ho, interese; mi konis tiun filmon nur per la anglalingva titolo "Fantastic Planet" http://www.imdb.com/title/tt0070544/ , do antaŭ ol mi vidis ĉi tiun blogaĵon, mi ne sciis, ke la angla titolo havas iom alian signifon ol la origanala titolo.

ĵeromo a dit…

estas jam bele, ke vi konas tiun fimon!

kelkfoja komentanto ::júbilo::haku:: paraleligas la orginalajn kaj hispanajn titolojn de filmoj: http://filmnomo.blogspot.fr. ia montro de la arto mistraduki...

Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.
Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.
Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.
Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.
Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.