2013-01-02

decidoj por 2013

jarŝanĝo estas la momento por decidoj, por elpaŝoj, por vivoŝanĝo.  miaflanke en 2013...
  • mi skribos la daton per 2013, ne plu per 2012.
  • mi manĝos laŭ natura dieto: tion, kion mi deziras, tiam, kiam mi deziras, tiom, kiom mi deziras.
  • mi forĵetos la kartonojn kaj plastojn (sed ne polistirenojn) en la flavfermilan rubujon, la vitrojn en la stratan entenujon, la aliajn en la blufermilan rubujon, por bio-ruboj ĝis nun mankas aparta ujo en la korto, kaj pri metaloj... eh, mi provos informiĝi.
  • mi ne fumos (nek fumis antaŭe – plej sekura vojo por nefumado).
  • mi fermos la pordon, kiam ĝi kaŭzos trablovon.
  • mi fermos ankaŭ la krampojn (kelkfoje forgesas.
  • mi respondos iam kaj tiam al altelefonantoj; se amiko silentos dum ses monatoj, bone, mi mem alvokos.
  • mi iĝos sportemulo (aĉetos kompleton el elastano, sunokulvitrojn kaj aliajn maskovestojn kaj enŝrankigos ilin).
  • mi trinkos bonan vinon prefere ol malbonan.
mankas pliaj ideoj, do eble mi ne faros ĉion, sed iujn el tiuj aferoj rezervos por 2014, ke mi ne staru stulte antaŭ la sekva jarŝanĝo...

Aucun commentaire: