2012-07-28

popola kaj klera psiĥologioj

en iuj kampoj la popola lingvo kaj la fakula ĵargono tre disas. pri la ĝustaj kaŭzoj oni povas supozi...

unua supozo estas, ke lingvohistorio influis la situacion. iam laborante pri parte lingvoanalizaj kaj parte statistikaj programoj, mi rimarkis, kiom da netravideblaj grekaĵoj estas en la unua fako, kaj kiom pli diafanaj estas la terminoj de la dua. lingvoscienco sin amuzas per hapaksoj kaj anaforoj, dum statistiko kalkulas mezumojn kaj disecojn. probabla kaŭzo estas, ke eŭropa lingvoscienco heredis grandan parton de sia vortprovizo el grek-romia antikveco, dum statistiko elkreskis kiel nova branĉo de matematiko en la 17a kaj 18a jarcentoj, ĝuste kiam eŭropaj sciencistoj forlasis latinon favore al popolaj lingvoj.

dua supozo estas, ke iuj fakoj pli ol aliaj konstruas sian terminaron ekster la ordinara lingvo, ĉar iuj el iliaj esplorkampoj faciligas tion, aŭ ĉar ili sisteme prilaboris sian terminaron ekde la komenco. ĥemio aŭ kuracarto ekzemple flegas vastajn nomarojn el grekdevenaj elementoj. tial oni eniras la konsultejon de kuracisto kun oreldoloro kaj eliras kun otalgio. estas ĉi tie bela kampo por bonlingvismaj bataloj, kiun bonlingvuloj verdire eniras tre malsisteme, kaj kiun bertilo wennergren prilaboris interese en la simpliga gramatika vortareto de pmeg.

en la menciitaj fakoj, kiel montras la ekzemplo oreldoloro-otalgio, la kontrasto inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono konsistas kerne en tio, ke saman aferon ili nomas malsame, kaj krome en tio, ke fakulaj terminoj pli abundas, ĉar ili pli subtile distingas.

psiĥologio havas apartan situacion. en ĝia kampo la diferenco inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono ne estas forma, sed fundamenta. tion mi konstatas ĉiufoje, kiam mi registras psiĥologian vorton en la reta vortaro. la situacio alternas inter du eblecoj: aŭ la vorto estas ordinara, ja koncernas menson, karakteron, emociojn, ne havas diveneblan ĵargonan tradukon kaj mi entute hezitas, ĉu mi provizu ĝin per faka etikedo „psiĥologia“; aŭ la vorto estas psiĥologa vorto, kaj mi scias, ke mi ne trovos ordinaran esprimon por ĝi.

ĉu ekzemploj? tre simple.  pensu pri sufiĉe konataj ideoj de psiĥologio: psiĥozo, ekstraverteco, skizofrenio... la komunan lingvon tiuj vortoj eventuale eniris — verŝajne tra mallarĝa pordo, ĉar iliaj sencoj tordiĝis — sed ili ne havas konatan samsencaĵon inter ordinaraj vortoj. kaj inverse, pensu pri la manieroj, kiel oni en la ordinara vivo priskribas homon: timema, simpatia, kuraĝa, kolerema, perfida, nobla, honesta... kiel psiĥologo nomas tion? li ne nomas. strange sed vere — neniu psiĥologia nocio klarigas, kiel iu estas timema aŭ kolerema. tiaj ecoj estas por fakula okulo eble travideblaj, nemenciindaj, aŭ tro vulgaraj kaj ĉiuokaze seninteresaj...

trans la terminologia konstato la baza demando do estas: kial psiĥologio difinas siajn ideojn tiom dise de ordinara intuo?  natursciencoj kutime korektas la ordinaran mondrigardon, sed nur korektas. biologio instruas pli aŭ malpli sukcese, ke baleno ne estas fiŝo, ke araneo ne estas insekto, pliklarigante la ĉiuhoman intuon pri specioj kaj pri pli vastaj vivaĵo-grupoj.  fiziko instruis, ke oni ne same pezas sur la tero kaj sur la luno.  en tiuj asertoj iliaj bazoj restas proksimaj al komuna scio, ĝin ili kritike prilaboras, kaj ĝin ili evoluigas. psiĥologio prezentas la ekstreman situacion de scienco sen rilato al la ordinara mondo krom en kelkaj duarangaj skoloj karakterologiaj.  ĝi estas tiurilate komparebla nur kun atomfiziko, kiu proponas materion precipe konsistantan el malpleno kaj trairatan de rapidegaj korpuskloj, pro kio materiismaj filozofoj ne plu certas pri la solido de grundo sub siaj piedoj...  simile ni ne plu scias, ĉu ni rajtas esti streĉitaj, pro kio ni estas stresitaj, ĉu ni rajtas esti angoraj, pro kio ni estas paranojaj, kaj ĉu ni ankoraŭ havas animon, pro kio ni devas forvendi ĝin al psiĥo-provizantoj.

2 commentaires:

Ken Miner a dit…

Serioze rekomendinda estas lastatempa verko de lingvisto Roy Harris, _The Semantics of Science_ (Continuum, 2005; ISBN-10: 0826484506; ISBN-13: 978-0826484505), la plej ampleksa studo pri via temo ghis nun aperinta. Mi ech nomus ghin revolucia.

ĵeromo a dit…

dankon pro la referenco, ken, mi nun tro malproksimas de lingvoscienco kaj ne aŭdas pri novaj tendencoj kaj verkoj; sen vi pri ĉi tiu mi ne scius. mi vidu, ĉu mi sukcesos aĉeti ĝin kaj ĉu mi trovos tempon por legado -- se la enhavo serioze respondas al la titolo, ĝi certe legindas.