2012-06-20

floras papavoj

vojrandoj kaj novaloj pozas kiel impresismaj pejzaĝoj.  la ĉi-jara nekutima abundo de papavoj memorigas kamparajn bildojn de tiu skolo, en kiuj iliaj puncaj makuloj alternas kun la bluaj makuloj de cejanoj.

aspektis bele por pentristoj, sed kultivistoj probable malpli ŝatis tiun entrudaĵon en sia panoherbo.  la kampojn radikale unutonigis modernaj herbicidoj.  cejanoj iĝis kvazaŭ maloftaj floroj, kaj tiel estis ankaŭ pri papavoj, ĝis ilia ĉi-jara reveno.  ili singarde restas en flankaj lokoj kaj ne enpaŝas en kultivataj kampoj.

kelkaj kreskis en la sovaĝa herbo de detruita fabriko, de kiu postrestas nur trabaro kaj alta kamentubo.

3 commentaires:

ĵeromo a dit…

toeko rimarkis samspecan floron.

inga johanson a dit…

Ruĝa papavo, kial vi jam forvelkis?
Bela muziko.

http://www.youtube.com/watch?v=Awyny1cpVQc

ĵeromo a dit…

...kiel mia koro vi prefere ardu kaj brile flamu.

dankon pro la indiko, mi unuafoje ekkonas max raabe kaj plezure aŭdas la eksmodan ĉarmon de tiu baldaŭ centjara kanto.