2012-04-14

forta aŭ malforta kunteksto en lingvoj?

en 2003-11-19 ken miner citas el propra pli frua noto, ke „se lingvo simpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila sinesprimado; se ĝi malsimpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila komprenado“. li postkritikas, ke ĉi tio ne konsistigas sciencan supozon, ĉar ĝi pravigas ajnan evoluon, ne elmetiĝante al malpruvado.

la supozo, ke pluraj malakordaj fortoj agadas en iu kampo, tamen sufiĉe banalas en sciencoj. serioza esploro komenciĝas, kiam oni volas taksi la pezojn de la supozataj fortoj kaj klarigi, kiel kaj kial ilia influo grandiĝas aŭ malgrandiĝas. tiel okazas en sociologio, en fiziko, en biologio, en historio...

se reveni al lingvoj, malproksimiĝinta amiko, kiu delonge vivas en japanio, publikigis libron kun la titolo „ĉu japanoj estas aliecaj?“. en ĉapitro dediĉita al la lingvo, en kiu li, kiel eksa universitata lingvisto, verŝajne ne tro fantazias, li kontrastigas la japanan kun la franca per tio, ke la japana estas lingvo kun forta kunteksto kaj la franca estas lingvo kun malforta kunteksto.

pri fortaj kaj malfortaj kuntekstoj parolis originale edvardo t. hall, antropologo-kulturologo. li asertis, ke en iuj landoj la parolanto kutime diras malmulton, kaj la aŭskultanto penas por kompreno, sin helpante per kunteskto kaj moroj (tipe en orientaziaj kulturoj, do forta-kuntekstaj), en aliaj landoj la parolanto eldiras aferojn pli komplete, surprenante pli grandan parton de la komunikotasko (tipe en la nordamerika kulturo, do malforta-kunteksta).

ĉu tio strikte respondas al „simpleco“ kaj „malsimpleco“ mi ne scias, sed ĝi certe respondas al la du kontraŭagaj tendencoj, respektive al malpli kompleta esprimo, en kiu kunteksto tre helpas, kaj al pli kompleta eldirado, en kiu kunteksto malmulte helpas, ĝuste kiel ken aludis. la interesa kaj eventuale scienca demando estas do: ĉu, kiel kaj kial la japana lingvo estas fortkunteksta, dum la franca estas malfortkunteksta?

fronte al tiu demando la unua problemo estas mezurado. la afero ricevus pli sciencan koloron, se oni kvantigus la rolojn de eldiro kaj kunteksto en komuniko. malseriozulo, kiel la psiĥologo alberto mehrabian, kaj pli grandaj malseriozuloj, kiuj miscitas liajn mezuraĵojn, pretendas ke „komuniko okazas 7-elcente per vortumo, 38-elcente per voĉa tono, 55-elcente per vizaĝa aŭ korpa sinteno“. mehrabian avertis, ke li koncerniĝis nur pri komuniko de sentoj — vane avertis, ĉar homoj senhezite citas pri absoluta „komuniko“. sed eĉ enkalkulante tiun malvastigon, mi miras, ke neniu demandas, kio estas mezurata. kio estas la komunikunuoj, kiujn li mezuras? kio estas centelcenta komuniko? liaj kalkuloj kompreneble estas blagaj, ĉar nenia kvanta takso de homaj komunikoj nuntempe ekzistas.

mezurado tamen ne estas, kiel oni ofte pretendis en la pozitivisma epoko, absolute necesa al scienceco. biologia evoluismo — kiun oni ofte rigardas tiom eminente scienca ke ĝi paradokse atingas metafizikan prestiĝon — en sia nuntempa nov-darvinisma formo agnoskas, ke naturan evoluon kaŭzas mutacioj, al kiuj aplikiĝas natura selektado. bone — kiom laŭ la teorio pezas respektive tiuj du kontraŭaj fortoj de mutaciemo kaj selektado? kvanta respondo entute mankas, kaj neniu cetere pro tio brule zorgas. simile en sistematiko: oni tre scioplene klasigas speciojn en genroj, familioj kaj pli vastaj grupoj, sed neniam sentas bezonon de kvanta interpreto. kiom homo proksimas al respektive ĉevalo kaj lumbriko? probable ĉiu respondos, ke pli proksimas al ĉevalo. sed je kiom pli? je kiom da kio? nuntempa genoscienco kalkulas elcentojn de gena komuneco, sed legante la kalkulitajn nombrojn, oni vidas, ke tiu mezurado ne similas al nia intuo pri relativa proksimeco inter specioj.

simile, al la demando, kiagrade iuj lingvoj estus forta- kaj malforta-kuntekstaj, ne eblas proponi respondon laŭ ĝenerale agnoskata skalo. oni povas nur aserti ke iu lingvo estas „pli“, alia „malpli“ dependa je kunteksto, sen kvantigo.

la dua problemo pri la ideo de fortkuntekstaj kaj malfortkuntekstaj lingvoj estas la dislimigo de sciencaj kampoj. la sama malfacilo ĉiam revenas, kiam oni konsideras parolmanierojn: homoj portas kun si tra la mondo samtempe siajn kulturojn kaj siajn lingvojn, kaj la areoj de tiuj du aferoj en la mondo grandparte interrespondas, eĉ se moderna historio iom kirlis ilin. kio do regas komunikkutimojn, ĉu lingvo aŭ kulturo? kiam iu salutas arabe per „paco estu kun vi“, ĉu li per tio konformiĝas al la maniero de la araba lingvo aŭ al la maniero de la araba kulturo? ĉu provizi malmultajn aŭ respektive multajn informojn pri agantoj — nia komenca demando — estas lingva aŭ kultura trajto?

en la nuna stato de aferoj, la supozo pri kontraŭaj tendencoj en lingvoj estas scienca supozo. mankas esplormetodoj, por ke sciencaj estu ankaŭ la respondoj.

referencoj:
  • les japonais sont-ils différents ? / jean-luc azra. - parizo: connaissances et savoirs, 2011. - 192 p. - isbn 9782753902015.

Aucun commentaire: