2012-03-20

iom da saĝo pri fiŝkaptado

al malsatanto estas bone doni fiŝon.

sed vi probable aŭdis jenan apologon: „se vi al malsatanto donas fiŝon, li manĝos dum unu tago.  se vi al li instruos fiŝkaptadon, li manĝos dum la vivo“.

ĉi tion elpensis revulo sen sperto pri la reala vivo — ia instruisto probable.

se vi al malsatanto lecionos pri fiŝkaptado, li, hardita de la vivo, baldaŭ fiŝkaptos pli lerte ol vi.  li ne nur manĝos dum sia tuta vivo, sed elmanĝos la fiŝojn, kiujn vi ne kaptos, kaj establos industrian fiŝkaptejon, kiu post nelonge malsatigos vin kaj vian familion.

al malsatanto pliŝate donu fiŝon.  se vi tre deziras instrui ion al li,  instruu triktrakon, barokan dancadon, rugbeon, planlingvon, ion ajn neutilan — sed ne fiŝkaptadon.

Aucun commentaire: